Alkazaro de Sevilo

La Reĝaj Alkazaroj de Sevilo, estas komplekso de palacegoj konstruitaj ekde la Alta Mezepoko ĝis niaj tagoj, en la urbo Sevilo (Hispanio), en kiu troviĝas diversepokaj stiloj laŭ la konstruado de la alkazaro kun la paso de la tempo. La konstruaĵo estas uzata kiel gastigejo de la Hispana Reĝa Familio kaj Ŝtatestroj kiuj vizitas la urbon.

Alkazaro de Sevilo
Alkazaropalaco • hydraulic structure • tombomonumentoAlkazaro [+]

LandoHispanio
RegionoAndaluzio

SituoSevilo
- koordinatoj37° 23′ 4″ N, 5° 59′ 28″ U (mapo)37.384426149067-5.9911866258535Koordinatoj: 37° 23′ 4″ N, 5° 59′ 28″ U (mapo)
Areo0,1 km² (9,8 ha) [+]

Alkazaro de Sevilo (Sevilo)
Alkazaro de Sevilo (Sevilo)
DEC
Alkazaro de Sevilo
Alkazaro de Sevilo
Lokigo de Sevilo en Hispanio
Map
Alkazaro de Sevilo

Vikimedia Komunejo:  Alcázar of Seville [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La origina fortikaĵo konstruiĝis sur antikva setlejo de la romia imperio kaj poste visigota. Ĝi prenas ĝian nunan aspekton post la konkero en 712 de Sevilo fare de la araboj; kiu ekde la jaro 720 uzis la konstruaĵon kiel rezidejo de ĝiaj gvidantoj. En la jaro 884 la fortikaĵo kontribuis eviti la invadon de la vikingoj de la urbo.

Grava kaj vizitnda parto de la Alkazaroj estas la Ĝardenoj de la Alkazaro en kiuj oni katalogis pli ol 170 speciojn en 60 000 m² de areo.

Vidu ankaŭ redakti