Alkmeono el Krotono

(Alidirektita el Alkmeono de Krotono)

Alkmeono el Krotono (490 a. K. -450 a. K.)[1] naskiĝis en Krotono en la kvina jarcento a.K., estis kuracisto kaj filozofo, disĉiplo de Pitagoro, eble pli juna ol sia majstro kaj la unua verki traktaton pri naturaj sciencoj. Li instruis ke la animo estas senmorta kaj moviĝas senĉese tiel same kiel la suno; kiel la pitagoranoj, ke la homaj aferoj ekzistas je paroj, duope; ke la sano estas la ekvilibro inter la kontraŭoj, inter la dolĉa kaj amara, la malvarmo kaj la varmo, ktp. kaj ke la aŭtokratio de unu el ili estigas la malsanon. Pere de tiuj ideoj li proklamas la koncepton de "izonomio de la dinamoj", komprenante ĉi tie la grekan signifon de dynamis (potenco, natura forto de la organoj, homaj kutimoj, k.a.); li estis kuracisto de la "fizio" physis, unu el plej eminentaj antaŭsokrataj "fiziistoj" aŭ "fiziologoj".

Alkmeono el Krotono
Persona informo
Ἀλκμαίων
Naskiĝo
en Krotono
Morto
en Krotono
Lingvoj antikva greka vd
Profesio
Okupo kuracistofilozofo vd
Laborkampo filozofio vd
Aktiva dum 6-a jarcento a.K.E.–5-a jarcento a.K.E. vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri greka kuracisto kaj filozofo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Alkmeono (mitologio).

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti