Alldeutscher Verband

naciisma organizaĵo de la Germana Regno

La organizaĵo Alldeutscher Verband ("tutgermana ligo", ĝis la jaro 1894 Allgemeiner Deutscher Verband, "ĝenerala germana ligo")[1] ekzistis inter la jaroj 1891 ĝis 1939. En la tempo de la Germana Imperia Regno ĝi dumtempe estis inter la plej grandaj kaj plej konataj naciismaj organizaĵoj de la regno.[2] Ĝi konsideriĝis unu el la plej laŭtaj kaj plej influaj asocioj de germana naciismo. La asocia programo estis ekspansiisma, tutgermanisma, militisma, naciisma kaj forte influita per rasismaj kaj kontraŭjudismaj ideoj.[3] En la tuta Germana Regno kaj ankaŭ en aliaj landoj ekzistis lokaj grupoj de la organizaĵoj, kiuj organizis la regionan agadon.[4]

Alldeutscher Verband
politika organizaĵo
Komenco 1882 vd
Fino 1934 vd
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Berlino
vdr

Referencoj redakti

  1. Hermann Bott: Lexikon zur Geschichte und Politik im 20. Jahrhundert. Stutgarto 1971, paĝo 19.
  2. Matthias Piefel: Antisemitismus und völkische Bewegung im Königreich Sachsen 1879–1914. Göttingen 2004, paĝo 112.
  3. Uwe Puschner: Die völkische Bewegung in Deutschland. En: Hannes Heer (Hrsg.): „Weltanschauung en marche“. Die Bayreuther Festspiele und die Juden 1876 bis 1945. Würzburg 2013, paĝoj 151–167, aparte paĝo 151.
  4. Rainer Hering: Konstruierte Nation. Der Alldeutsche Verband 1890 bis 1939. Hamburgo 2003, paĝo 115.