Almoŝo (hungare Álmos [a:lmoŝ] (ĉ. 819 – ĉirkaŭ 895) estis hungara tribestro, gvidanto de la madjaroj antaŭ alveno en la Karpat-basenon, patro de tribestro Arpado.

Almoŝo
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 819 (0819-11-30)
en Ĥazario
Morto 30-an de novembro 894 (0894-11-30) (75-jaraĝa)
en Unua Bulgara Imperio, Transilvanio
Ŝtataneco Ĥazario vd
Familio
Dinastio Árpád-dinastio vd
Patro Ügyek vd
Patrino Emese vd
Infanoj Arpado vd
Profesio
Okupo gentestro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo, legendoj redakti

Laŭ kroniko de Anonymus, li estis filo de Edjek/Udjek kaj Emeŝe, laŭ aliaj kronikoj li estis nepo de Ügek kaj filo de Előd. La nomo Edjek (hungare Egyek) signifas: „praulo”, Emeŝe „patrinjo”; tiel tiuj estis verŝajne ne veraj nomoj. La nomo Almoŝo kiel Álmos signifas en la hungara sonĝ(em)a) kaj laŭ legendo, lian patrinon fekundigis en ŝonĝo turulbirdo kaj tiu aŭguris por ŝi, ke ŝia naskiĝonta filo iĝos praulo de reĝoj.

Almoŝo ne eniris Panonion, laŭ la legendoj, li kondukis sian popolon al lando kaj oni murdis (ofertis) lin en Transilvanio. Laŭ supozoj, li estis jam tro aĝa aŭ oni ofertis lin por gajni sian potencon por la filo. Plua, plej verŝajna supozo, ke oni murdis lin pro la malvenko fare de la peĉenegoj, kio kaŭzis migradon de la madjaroj en la Karpat-basenon.

Álmos redakti

La hungara nomformo Álmos estas konata, ŝatata baptonomo en Hungario.

Vidu ankaŭ redakti