Almo (ruse Альма, ukraine Альма, krime-tatare Alma) estas rivero en Krimeo. La nomo venas el la krime-tatara lingvo kaj signifas laŭvorte «pomo» (sur la bordoj de la rivero multas pomarbaj ĝardenoj).

Almo
Almo en sia meza fluo
Almo en sia meza fluo
rivero
Bazaj informoj
Longeco 83 km
Averaĝa trafluo 1,2 m³/s
Fluo
Fonto Nordokcidentaj deklivoj de la Babugana altebenaĵo
- Koordinatoj 44° 50′ 45″ N, 33° 35′ 38″ O (mapo)44.84583333333333.593888888889
Enfluejo Kalamita golfo de la Nigra Maro
- Alteco 0 m
- Koordinatoj 44° 50′ 45″ N, 33° 35′ 38″ O (mapo)44.84583333333333.593888888889
Geografio
Landoj Ukrainio
Map
Almo
vdr

La longo de la rivero estas 83 km. La rivero naskiĝas sur la nordaj deklivoj de la Babugana altebenaĵo en la Aluŝta municipo de Krimeo, fluas tra la Baĥĉisaraja kaj Simferopola distriktoj kaj alfluas la Kalamitan golfon de la Nigra Maro proksimume meze inter Sebastopolo kaj Eŭpatorio. Sur la rivero estis konstruita la Partizana akvorezervujo, kiu estas grava por akvoprovizado de Simferopolo.

La rivero ne estas granda, la averaĝa kvanto de akvo estas 1,2 m3/s. Ĝia akvo estas aktive uzata por irigacio, tial en la malsupra fluo la rivero sekiĝas por 2-3 monatoj (en sekaj jaroj — por 5-6 monatoj).

La rivero estas fama pro tio, ke dum la Krimea (Orienta) milito (1853-1856) ĉe ĝi okazis la Alma batalo (la 20an de septembro 1854), dum kiu la rusa armeo estis venkita de anglo-franca-turka armeo.