Almodóvar del Campo

Almodóvar del Campo estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo.

Almodóvar del Campo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Ciudad Real
Poŝtkodo 13580
Retpaĝaro Municipo
Politiko
Urbestro Vicente de Gregorio García (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 6 775  (2010)
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 43′ N, 4° 10′ U (mapo)38.718611111111-4.1666666666667Koordinatoj: 38° 43′ N, 4° 10′ U (mapo) [+]
Alto 656 m [+]
Areo 1 208,27 km² (120 827 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Almodóvar del Campo (Provinco Ciudad Real)
Almodóvar del Campo (Provinco Ciudad Real)
DEC
Almodóvar del Campo
Almodóvar del Campo
Situo de Almodóvar del Campo
Almodóvar del Campo (Hispanio)
Almodóvar del Campo (Hispanio)
DEC
Almodóvar del Campo
Almodóvar del Campo
Situo de Almodóvar del Campo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Almodóvar del Campo [+]
vdr
Loko de la provinco de Ciudad Real en Hispanio

Ĝia nomo devenas de la araba, المدور al-mudawwar, kiu signfas "la rondoforma".[1]

La urbo estas konstruitya sur antikva vulkano, kiel multaj en la komarko de Kamparo de Kalatrava, el kiu parton de ties kratero aktuale okupas laguno. La vulkano suferas le jaroj teruran erozion pro la laboro de sablo- kaj ŝton-minado. Kiel simbolo de la urbo ankoraŭ restas krenelo de la murego kiu ĉirkaŭis la urbon en epoko araba.

Loĝantoj redakti

La loĝantoj nomiĝas almodoveños. La censita populacio en 2010 estis de 6.775 loĝantoj kaj la denseco estas de 5,61 loĝ/km².

Situo redakti

Almodóvar del Campo estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Puertollano en la sudokcidenta parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 656 m; je 79 km el Ciudad Real, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 1208.27 km². La geografiaj koordinatoj estas 38°43′07″ N 4°10′00″ Ok.

Administra divido redakti

En tiu municipo estas dek submunicipoj:[2]

  • Fontanosas, je 45 km laŭ ŝoseo.
  • La Bienvenida, je 45 km.
  • La Viñuela, je 20 km.
  • Minas del Horcajo, je 46 km (preskaŭ fantoma domaro, kies vizito indas pro la interesa pejzaĝo).
  • Navacerrada, je 23 km.
  • Retamar, je 14 km.
  • San Benito, je 69 km.
  • Tirteafuera, je 10 km.
  • Valdeazogues, je 32 km.
  • Veredas, je 19 km.

Municipa teritorio redakti

Almodóvar del Campo havas la duan plej etendan nunicipan teritorion inter la municipoj kiuj ne estas provincaj ĉefurboj de Hispanio, post Lorca, kaj la kvina en la totalo de Hispanio. Ĝi estas ankaŭ la plej granda de Kastilio-Manĉo. Ĝi havas 1.208,27 km2, el kiuj plejparto formas la nomatan Valo de Alkudjo.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado.

Vidindaĵo redakti

En Almodóvar troviĝas la kasona plafono de la mudeĥaro plej granda de HIspanio konstruita el unusola peco, ege bela, situa en la preĝejo de Nuestra Señora de la Asunción de la 16a jarcento kaj deklarita turisma iinteresaĵo.

Interesas ankaŭ la historia arkivo, la du preĝejoj, la 5 ermitejoj, kaj la Palaco de la Markizino situa ĉe la strato Corredera. Oni perdis la belecon de antikva manĉa domaro de domoj kun kalkaj fasadoj duetaĝaj kaj ŝtonpavimaj stratoj pro malbona politiko dum la dua duono de la 20a jarcento.

En tiu etenda municipa teritorio troviĝas en la Valo de Alkudjo la romia urbo de Sisapo.

Historio redakti

El klasika epoko multaj religiuloj el tiu urbeto famiĝis kiaj Juan Bautista de la Concepción, Juan de Ávila kaj Martín Gutiérrez.

Notoj redakti

  1. José María Calvo Baeza, Nombres de lugar españoles de origen árabe, Madrid: Darek-Nyumba, 1990.
  2. Municipa retejo: Pedanías

Vidu ankaŭ redakti