La almohadoj estis movado kaj popolo kiu devenis el Maroko kaj fondis en Iberio dum la 12-a jarcento la Almohadan Imperion. Kiel kuriozaĵo oni diru, ke en la hispana lingvo "almohada" signifas kapkusenon. Tiu Imperio ekestis kiel reago al la religia malpligraviĝo de la tiamaj almoravidoj, kiuj regis Magrebon, sed malsukcesis en sia klopodo revigligi la islamajn ŝtatojn kaj ankaŭ ne sukcesis haltigi la antaŭeniron de la kristanaj ŝtatoj en Iberio. La nomo "almohado" devenas el al-Muwahhidūn (arabe الموحدون), kio signifas «la unuigantojn», nomo kiu aludas la fundamentalistan insiston kiun ties fondinto metis sur la absoluta unueco de tio dia.

Almohadoj
1121 –
dinastio
Geografio
Hispanlingva mapo montranta la areon sub kontrolo de almohadoj en Iberio kaj la kristanajn atakojn el la Kastilio (C) kaj Aragono (A). Estas ankaŭ Portugalio (P), la Regno de Leono (L) kaj la Reĝlando de Navaro (N)
Hispanlingva mapo montranta la areon sub kontrolo de almohadoj en Iberio kaj la kristanajn atakojn el la Kastilio (C) kaj Aragono (A). Estas ankaŭ Portugalio (P), la Regno de Leono (L) kaj la Reĝlando de Navaro (N)
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr


Origino kaj disvolvigo redakti

Ibn Tumart, fondinto de la movado, estis proklamita de siaj sekvantoj mahdi («la venonta Imamo»), kredo el Ŝijaismo sed akceptita de la sunaismo, kaj alvokis ĉiujn islamanojn reveni al la fontoj de la fido, tio estas, la Korano. Laŭ tiuj principoj, luktis kontraŭ la almoravidoj, kiuj ankaŭ estis ortodoksoj, sed apenaŭ estis transformintaj la popularan kutimaron mlakongruan kun la Korano. Post kontroli la nordon de Afriko, venkinte la konfederacion de berberoj masmuda kun la lamtuna almoravidoj, elŝipiĝis ekde 1145 en Iberio kaj klopodis unuigi la ĝis tiam disigitaj tajfoj uzante kiel propagando la reziston al kristanoj kaj la defendo de la islama pureco. Pro tio ilia Ĝihado direktiĝis same kontraŭ kristanoj kaj kontraŭ islamanoj. POst iom malpli da tridek jaroj, la almohadoj sukcesis formi povegan imperion kiu etendiĝis el Santarém en la aktuala Portugalio ĝis Tripolo en la aktuala Libio, inklude la tutan nordon de Afriko kaj la sudan duonon de Iberio, kaj sukcesis haltigi la kristanan antaŭeniron de la kastiliaj trupoj en 1195 en la batalo de Alarcos.

Kulturo redakti

Azorín substrekas la kulturan aspekton de la epoko de almohada hegemonio. Laŭ li, almohadoj estis berberaj partianoj de Ben Tumarto (Mahdi, 1148-1162). Ties arto estus karakterisita per enkadrigitaj geometriaj ornamoj kaj enkadrigitaj arkaroj, kiel ekzemple ĉe la Sevilja Giraldo.[1]

Referencoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 11.

Literaturo redakti

  • Ambrosio Huici Miranda: Historia política del Imperio Almohade. Eldono de Vicente Carlos Navarro Oltra, Emilio Molina López 2000 ISBN 84-338-2660-3
  • Viguera, María Jesús; Los reinos de Taifas. 2007. RBA Coleccionables. ISBN 84-473-4815-6. Sobre los almohades, páginas 205-328

Eksteraj ligiloj redakti