Alno

genro de arboj

La alnoj (science Alnus) estas genro de arboj en la familio de la betulosimilaj arboj (betulacoj).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Alno
Alnus serrulata viramentoj dekstre, maturaj amentinoj dekstre Johnsonville (Suda Karolino)
Alnus serrulata
viramentoj dekstre, maturaj amentinoj dekstre
Johnsonville (Suda Karolino)
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Fagaloj Fagales
Familio: Betulacoj Betulaceae
Genro: Alno Alnus
Mill. 1754
Specioj

ĉirkaŭ 20-30 specioj, vidu tekston.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

 
Virseksaj floraroj kaj fruktaroj de nigra alno.

Alnoj estas arboj, kutime ne altaj; la plej alta alno (la Ruĝa alno, usonana) povas atingi 35 m, sed plejparte la alnoj ne estas pli altaj ol 10-15 m.

La folioj estas simplaj, alternaj, kaj falas vintre (krom A.jorullensis).

Alnoj estas plantoj monoikaj: la sama arbo portas florojn de ambaŭ genroj, sed ĉiu floro (kaj ĉiu floraro) estas nur ina aŭ vira. La floroj estas tre simplaj; la floraroj pendas de la branĉoj kaj estas longaj se viraj kaj pli mallongaj se inaj.

La fruktoj similas al etaj pinkonusoj; fakte kio aspektas kiel unu frukto estas fruktaro.

Disvastiĝo kaj specioj redakti

Eŭropo redakti

En Mezeŭropo hejmas tri specioj:

En Korsiko kaj partoj de suda Italio troviĝas la endemia korfolia alno (Alnus cordata). Aliloke ĝi estas enkondukita kiel ornama arbo.

Azio redakti

En Orienta Azio estas pluraj endemiaj alnoj, ekzemple:

  • Japana alno Alnus japonica en Japano, kie estas endemiaj ankaŭ A.firma, A.sieboldiana kaj A.matsumurae
  • Tajvana alno (Alnus formosana) en Tajvano
  • Alnus pendula hejmas en Japano kaj Koreio
  • Manĉura alno Alnus mandshurica vivas en vasta areo de Ĉinio, Mongolio, Koreio kaj orienta Siberio
  • pluraj specioj estas endemiaj de Ĉinio aŭ komunaj al Ĉinio kaj Japano / Koreio, ekzemple Alnus trabeculosa

En Himalajo kaj proksimaj regionoj estas aliaj specioj de alno, inter kiuj la Nepala alno (Alnus nepalensis).

En okcidenta Azio (Irano, Turkio ktp) vivas la Orienta alno (Alnus orientalis) kaj la preskaŭkorfolia alno (Alnus subcordata).

Aldone la tri ĉefaj specioj de Eŭropo (A.glutinosa, A.incana kaj A.viridis) nature ĉeestas ankaŭ en Azio.

Afriko redakti

Alnoj mankas en Afriko, krom pri la norda parto de Maroko, kie vivas la nigra alno (A.glutinosa).

Ameriko redakti

Nordameriko estas riĉa je specioj de alnoj; multaj kreskas nur en la orienta aŭ en la okcidenta parto. Inter ili, oni povas mencii:

Anda alno (Alnus acuminata) estas ekologie kaj forste grava en Andoj. Ĝi kaj la Meksikana alno (Alnus jorullensis) estas la solaj alnoj kreskantaj nature sude de la Ekvatoro.

La verda alno (A.viridis) kaj la griza alno (A.incana) kreskas nature ankaŭ en Nordameriko. La nigra alno (A.glutinosa) disvastiĝis en la orienta Nordameriko el ornumaj plantoj alportitaj de Eŭropo.

Ekologio redakti

 
Alnoj en pola lago

Alnoj aparte ŝatas humidan grundon kaj preferas kreski ĉe la bordoj de rojoj, riveroj aŭ lagoj.


Bildogalerio redakti

Vidu ankaŭ redakti


Bibliografio kaj notoj redakti

  • france Gamisans J. 1983 : L'aulne à feuilles en coeur Alnus cordata (Loisel.) Loisel. dans son milieu naturel en Corse, Revue forestière française, 35/3, 187-197.

Eksteraj ligiloj redakti