Alogoj (greke ἄλογοι, el la greka seniga alfo kaj logos = vorto) estas kiuj negas la vorton aŭ la Verbon: estis religia movado prosperanta en Turkio ĉe la fino de la 2-a jarcento, kiu estis taksata, ĉe kristanaj tiamaj ortodoksaj verkistoj, hereza. Ĝi floris en Malgrand-Azio.[1]

Individuigo de la sekto redakti

Sankta Ireneo el Liono (Adversus Haereses, III, II 9) mallonge aludis grupojn da personoj negantaj la manifestaĵon de la Sankta Spirito kaj rifuzis, tial, la Evangelion laŭ Johano en la eroj en kiuj tio estas anoncita; sed li ne donis iun ajn nomon al la sekto.

Hipolito el Romo kontrastis tiun doktrinon kaj en sia Syntagma kaj en verko Commentarius in Ioannis Evangelium et Apocalypsin. Tiuj verkoj, jam perditaj, eble uzitaj, almenaŭ rilate la enhavojn, en la kompilado de la verkoj de Epifanio el Salamis. Tiu (Haereses, LI) estis liverinta detalan raporton pri la doktrinoj naskiĝintaj post la Dekkvaranoj[2] kaj aliaj, kaj neakceptintaj nek la Evangelion laŭ Johano nek ties Apokalipson, kiujn ili atribuis al hereza Cerinto. Li ilin difinis “Alogoj” ("negantoj de la vorto") ĉar ili rifuzis tiujn verkojn de Johano kaj aparte ĉar ili rifuzis la Logos rivelitan en tiuj verkoj. Profitante de ambigueco de la termino “Alogi”, kiu alisence signifas "senraciuloj", asertis ke ĝi estis la ĝusta nomo por ili. Epifanio, plue, ilin konsideris, antaŭanoncantoj de Monarkianismo.

“Aloga” Doktrino redakti

Ili, sendube, estis portantoj de radikala protesto kontraŭ la denuncita troigo kiun la Montanistoj faris pri la Sankta Spirito promesita en iliaj profetaĵoj/vizioj. Tio eksplikus kial ili negis la Evangelion Laŭ Johano kiu anoncis la alveno de la Sankta Spirito (sur la apostoloj) kaj kial malkreditigis la Apokalipson kiu, per sia priskribo pri la Paradiza Jerusalemo kaj pri, de ili kredita, jarmila regno, nutradis la imagopovon de la entuziasmaj Frigoj.

Samtempe ne klaras ĉu, krom la refuzo de tiuj du kanonaj libroj, ili negis ankaŭ la diecon de Jesuo kaj ties eternan generiĝon. Epifanio, ĉiukaze, malinklinis akcepti Cerinton aŭtoro de Evangelio kiu estis skribita ĝuste kontraŭ liaj ideoj: Cerinto instruis, fakte, ke Kristo estis simpla homo, dum Johano encentrigas sian evangelion sur la dieco de Kristo. Tamen, Epifanio konkludis tiel: "“Ili mem ŝajnas kredi kiel ni”". Opinieblus, tial, ke la Alogoj ne rifuzis la doktrinon en si mem, sed nur la Logos en la formo per kiu ĝi estas prezentata ne tiu evangelio.

Biblia kritiko redakti

La interesiĝo de la modernaj esploristoj neniam estis adresita al la ilia Kristologio, sed al la pribiblia kritiko kiun ili ekdisvolvis. Estis, sendube, doktrina premiso kiu ilin devigis rifuzi la Evangelion laŭ Johano kaj la Apokalipson. Sed ili provis plifortigi siajn argumentadojn per tezoj deduktitaj el la krikrado de la libroj mem. Ili, fakte, asertis ke la Evangelio laŭ Johano malakordas kun la aliaj Evangelioj, miksas la sinoptikan ordon de la eventoj kaj anoncas doktrinon docetan. Ilia repuŝo kontraŭ la Apokalipso estis eĉ pli forta: ili rimarkigis ke ĝi estas ofte neintelegebla, infaneca kaj falsa. Legante la Ap 2, 18, ili asertis ke, tiuepoke, en Tiatira ekzistis neniam kristana eklezio.

La moderna intereso por tiu religia movado naskiĝis de kiam la johana problemo eksplodis (18-a jarcento), kun la celo ĵeti pluan lumon sur la pozicio kaj sur aŭtoritato de la kvara Evangelio en la praa Eklezio.

Bibliografio redakti

Notoj redakti

  1. Alogi, en The Oxford Dictionary of the Christian Church, [ODCC] Edited by F. L. Cross. (New York: Oxford University Press, 1997).
  2. Tiel diritaj ĉar ili celebris la Paskon la 14-an de Nisano, same kiel la judoj, kaj ne en la posta dimanĉo.