Alonso de Contreras

Alonso de Guillén, plej bone konata kiel Alonso de CONTRERAS (Madrido, 6a de Januaro 1582-1645 —laŭ la Arkivo de Simancas—), estis hispana militisto, korsaro kaj verkisto, ĉefe de memorlibro (Discurso de mi vida) kiun li verkis eble instigita de sia amiko Félix Lope de Vega. Temas pri unu de malmultaj membiografioj de hispanaj soldatoj en la aremo de Habsburgoj, kaj konstituas plej elstaran ekzemplon kun la Historia verdadera de la conquista de la Nueva España de Bernal Díaz del Castillo.

Alonso de Contreras
Persona informo
Naskiĝo 6-an de januaro 1582 (1582-01-06)
en Madrido
Morto 1-an de januaro 1641 (1641-01-01) (58-jaraĝa)
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo verkistomaristokorsaro
vdr

Biografio redakti

 
Memortabulo en la placeto San Ginés de Madrido pri loĝloko de Alonso de Contreras.

Tre juna (kun 12 aŭ 13 jaroj), ponardinte kolegon, kiu mortis, estis ekzilita en Ávila ĉe onklo sia, pastro de Santiago. Estanrte ankoraŭ 14-jaraĝa enlistigis sin en la hispana armeo de Flandrio, kien li veturis el 7a de Septembro 1597. Tamen li dizertis kaj veturis al Napolo kaj poste al Palermo por enŝipiĝi sub Pedro Álvarez de Toledo y Colonna, kiu luktis kontraŭ la turkoj kaj la pirataj berberoj. El Malto, kristanoj atakis la ŝipojn de la turkoj aŭ ties aliancanoj de Magrebo ĝis la Egea maro, foje sendepende foje grupe por pli grandaj misioj, kiel por la konkero de Hammamet (la Mahometa), en Tunizio. Tiel lernis Contreras la profesion de navigado.

En 1601 li estris fregaton kaj patrolis insulojn de Grekio kaj spioni la aktivecon de turkoj, dum li ankaŭ aktivis kiel kaperisto. Ekzemploj de tiamaj aventuroj estis la enfiltrigo en Salonikon por sekvestri judon, kiu kolektis impostojn por la Turka Imperio, kaj la kapton de la hungara amantino de la Solimano de Katanio — pro kio li estis persekutita kaj devis reveni al Hispanio.

En 1603 li iĝis infanteria oficiro. Partoprenis en diversaj amaferoj, edziĝis en 1606 en Sicilio kun vidvino, kiun li murdis en 1608, kun sian perfidintan amikon. Poste li revenis al Madrido, sed li malsukcesis ekkarieri en la Kortego, kaj retiriĝis al ermitejo ĉe Ágreda, en Moncayo, sed tie li estis arestita en 1609 akuzita kiel estro de ribelo de moriskoj kaj juĝita pro la dedukto, ke armiloj trovitaj en domo de moriskoj en Hornachos estis liaj. La retiro al tiom aparta Moncayo estis kontraŭ li, ĉar tio estis tiam landlima punkto inter Kastilio kaj Aragonio.

Li rezultis senkulpigita, helpis al subpremado de ribelo de moriskoj elpelitaj ĉe Alcoy, kaj poste veturis al Flandrio, kie li servis kiel oficiro en Cambrai. Poste revenis al Mediteraneo, kaj eniris en la Ordeno de Malto en 1611 (survoje, li estis akuzita kiel spiono kaj enprozonigita en Burgonjo). Li estis kverelema kaj pro tio li estis ofte arestita. Li atingis rangon de infanteria kapitano, partoprenis en ekspedicio al Karibio kie li estis denove korsaro ĉe Puerto Rico kontraŭ siro Walter Raleigh, kiun li mencias kiel «Guatarral» en 1616.

 
La erupto de Vezuvio de 1631.

En 1621 li rompis sieĝon de la fortikaĵo de Mehdia. Tion li rakontis en la ĉapitro 14a de sia membiografio, en kiu li aludas al famaj korsaroj de Salé, kiuj fakte estis hemoj el Hornachos, kiuj estis elpelitaj de tie fare de Gregorio López Madera. Revene al Italio, li estis guberniestro de la urbo L'Aquila, nordoriente de Romo. En 1631 li vidis erupton de la Vezuvio kaj savis monaĥinejon el katastrofo. Fine de 1631 li retiriĝis, kaj instigita de Lope de Vega (kiu dediĉis al li komedion, El rey sin reino (Senreĝlanda reĝo)), redaktis siajn memorojn, kiuj ne estis publikigitaj ĝis 1900.

Inter 1635 kaj 1642, li estis ĉefprovoso de Sinaloa (norda tiama landlimo de Nova Hispanio) kaj guberniestro de la kastelo de San Juan de Ulúa (Veracruz), antaŭ reveni al Hispanio kaj finverki sian Discurso de mi vida, bedaŭrinde nefinita.

En literaturo kaj kino redakti

Kina versio estis reĝisorita de Rafael Gil en 1955, kun la titolo La otra vida del capitán Contreras, kun aktoraro en kiu estis inter aliaj Fernando Fernán Gómez. Tiu adaptaĵo estis bazita sur samnoma romano de Torcuato Luca de Tena, publikigita en 1953. La intrigo kaj de la romano kaj de la filmo ege diferencas de la membiografio: la kapitano Alonso Contreras estas persekutita ĝismorte fare de la guberniestro de Toledo kaj serĉas la helpon de alkemiisto, kiu per narkotaĵo endormigas lin. Vekiĝinta, li troviĝas en la 20-a jarcento, persekutita tiam fare de ĵurnalisto.

Alonso de Contreras estis la ĉefa inspirfonto por Arturo Pérez-Reverte, kun aliaj roluloj kiel Jerónimo de Pasamonte, Miguel de Castro kaj Diego Duque de Estrada, por la kreado de sia rolulo, la kapitano Diego Alatriste, kiu estas protagono de lia serio de romanoj Las aventuras del capitán Alatriste.[1]

Verko redakti

 
Unua paĝo de la Derrotero universal... de Alonso de Contreras.
  • Alonso de Contreras, Memorial de servicios, ĉirkaŭ 1628. Originala manuskripto en Ĝenerala Arkivo de Simanko.
  • Alonso de Contreras, Memorial de servicios, ĉirkaŭ 1645. Originala manuskripto en Ĝenerala Arkivo de Simanko.
  • 1900: Alonso de Contreras, Vida del capitán Alonso de Contreras, eldono de Manuel Serrano y Sanz (kun mankoj kaj eraroj), Boletín de la Real Academia de la Historia XXXVII.
  • 1912: José Muñoz Escámez, Parizo, De pinche a comendador.
  • Alonso de Contreras, Vida del capitán Alonso de Contreras, Biblioteca de Autores Españoles, tomo XC, 1956. Kun Derrotero del Mediterráneo de Contreras.
  • Alonso de Contreras, Vida del capitán Alonso de Contreras, eld. Taurus, 1965, prologo de Manuel Criado de Val.
  • Alonso de Contreras, Vida del capitán Alonso de Contreras, Alianza Editorial, 1967, prologo de José Ortega y Gasset.
  • Alonso de Contreras, Vida del capitán Contreras, Sopena, Barcelona, 1969.
  • Alonso de Contreras, Discurso de mi vida, eldono de Henry Ettinghausen, eld. Bruguera-Libro Clásico, 1983.
  • Discurso de mi vida, de Alonso de Contreras, La Tinta del Calamar Ediciones, majo 2007. Kun la prologo de Ortega y Gasset publikiigita en Revista de Occidente kun prologo de Rafael Reig.
  • Discurso de mi vida, 2008. Editorial Reino de Redonda, kun prologo de Arturo Pérez-Reverte; ISBN 978-84-933656-5-3.
  • Filologia dizertacio de María Antonia Domínguez Flores: Discurso de mi vida. Edición y estudio. Universidad Complutense de Madrid, 2007.

Notoj redakti

  1. Pérez-Reverte, Arturo (26a de Oktobro 2017). «Como tiros de arcabuz». Zenda. Konsultita la 16an de Majo 2021.