Aloo vera (latine: Aloe vera, sinonimoj A. barbadensis Mill., A. vulgaris Lam.) estas specio de Aloo, indiĝena en norda Afriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Aloo vera

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonaj plantoj Liliopsida
Ordo: Asparagales
Familio: Asphodelaceae
Genro: Aloe
Specio: A. vera
Aloe vera
(L.) Burm.f.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Floroj
Folio

Ĝi estas sentiga aŭ tre mallongtiga sukulenta planto kiu kreskas ĝis 80–100 cm alto, etendiĝante per kompensaj kaj radikaj ŝosoj. La folioj estas lancetformaj, dikaj kaj karnecaj, verdaj ĝis grizverdaj, kun noĉhavaj marĝenoj. La floroj estas produktitaj sur spiko ĝis alto de 90 cm, ĉiu floro libere pendanta, kun flava tubforma korolo 2–3 cm longa.

Medicina uzo redakti

A. vera estas uzata por kuraci variajn haŭtproblemojn kiel tranĉvundoj, brulvundoj kaj ekzemo. Estas supozata ke la suko de Aloo vera mildigas doloron kaj reduktas inflamojn. Kosmetikaj firmaoj aldonas la sukon aŭ alian derivaĵon de A. vera al produktoj kiel ŝminko, humidigiloj, sapoj, sunbrulkremoj, ŝampuoj kaj tualetakvoj, kvankam la efiko de Aloo vera en ĉi tiuj produktoj restas nekonata. A. vera ĝelo ankaŭ supozeble estas utila por sekhaŭtaj problemoj, speciale por ekzemo ĉirkaŭ la okuloj kaj sentiva vizaĝa haŭto.