Alpera en la hispana kaj Alpero en Esperanto estas vilaĝo de la provinco Albaceto en la regiono de Kastilio-Manĉo en Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Monte Ibérico-Corredor de Almansa en la oriento de la provinco. La areo estas de 178,47 km² kaj la loĝantaro de 2 265 loĝ. (2019), dum la denseco estas de 12,83 loĝ./km².

Alpera
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 02690
Demografio
Loĝantaro 2 268  (2023) [+]
Loĝdenso 13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 58′ N, 1° 14′ U (mapo)38.9589152-1.2311299Koordinatoj: 38° 58′ N, 1° 14′ U (mapo) [+]
Alto 823 m [+]
Areo 178,48 km² (17 848 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Alpera (Hispanio)
Alpera (Hispanio)
DEC
Alpera
Alpera
Situo de Alpera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alpera [+]
vdr
Alpera en la Provinco Albaceto.
Mapo de komarkoj en la provinco Albaceto. Monte Ibérico-Corredor de Almansa estas oriente malhelverde.

Ĝi inkludas submunicipojn Casas de Don Pedro, Las Fuentes kaj La Laguna.

Geografio redakti

Alpera estas en la okcidento de la provinco Albacete je 75 km de la provinca ĉefurbo kaj je 21 km de Almansa, la komarka ĉefurbo.

Limas kun la jenaj municipoj: Almansa, Bonete, Higueruela, Carcelén, Alatoz (de la provinco Albacete) kaj Ayora (provinco Valencio).

Historio redakti

Jam estis homa okupo en prahistorio, kion pruvas rokpentraĵoj en diversaj lokoj de la areo.

En la 13a jarcento la areo jam estis kontrolita de la kristanoj de la Reĝlando Kastilio.

En la 1950-aj jaroj oni atingis pinton de 4.046 lokanoj, sed poste okazis elmigrado kaj nun estas nur iom pli ol 2000, do ni perdis duonon.

Ekde la Hispana Transiro al la demokratio plej ofte la urbestro estis socialisto.

Ekonomio redakti

La ekonomio de Alpera estas fundamentata sur la agrikulturo, speciale en la kultivo de la vitoj, olivarboj, migdalarboj kaj cerealoj kaj malgrandaj fruktoĝardenoj. Estas ankaŭ produktado de vino.

Meze de la 20a jarcento estis fabriko de balgoj, kiu poste fermiĝis pro manko de demando.

Fotaro redakti

Vidu ankaŭ redakti