Alsóörs
Alsóörs [alŝOorŝ] estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo kaj somera banloko en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Balatonfüred.
Alsóörs | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 8226 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 905 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 57 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 0′ N, 17° 58′ O (mapo)46.99446944444417.973569444444Koordinatoj: 47° 0′ N, 17° 58′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 33,34 km² (3 334 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Alsóörs [+] | |||
Bazaj informoj redakti
- Areo: 33 km²
- Loĝantaro: 1330
- Poŝtkodo: 8226
- Telefonprefikso: 87
Situo redakti
Alsóörs situas laŭ norda bordo de Balatono, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Székesfehérvár-Keszthely inter Balatonalmádi kaj Balatonfüred.
Historio redakti
Antaŭ la hungaroj romianoj loĝis tie. Dum la mezepoko la kampoj apartenis al la reĝino. Dum la kontraŭturkaj bataloj la komunumo estis grava. En la 20-a jarcento la fervojo portis prosperadon, komenciĝis la somerumada erao. La vilaĝo apartenas al vinregiono de Balatonfüred-Csopak.
Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, biblioteko, kulturdomo, sportejo, apoteko, polico, poŝto.
Vidindaĵoj redakti
- romanika kaj gotika Kalvinana preĝejo (Alsóörs) el la 13-a jarcento, en 1807 barokiĝis
- katolika preĝejo de 1987
- kapelo de 1925
- ŝtonominejo pri ruĝaj ŝtonoj
- postgotika domo ĉirkaŭ 1500
Famuloj redakti
En Alsóörs mortis:
- aktoro László Földényi
- tekstilartisto Angéla Almásy.