Alt-frapo, aŭ Alt-kvino (angle: high five), estas gesto kiu esprimas certan triumfon kaj okazas kiam du homoj simultane levas unu manon ĝis alteco proksime de la kapo kaj reciproke frapas la manplatojn. La origino de la gesto estas neklara.

Du personoj kiuj donas alt-frapon unu al la alia

En Usono, kie la gesto estas tre populara, estas iniciato por celebri ĉiun trian ĵaŭdon de la monato aprilo kiel National High Five Day (nacia altfrapa tago).

Aera-frapo redakti

 
Du virinoj dum aera frapo.

La aera frapo aŭ aera kvino estas variaĵo de la gesto sen fizika kontakto. Oni nur bezonas partneron en vida distanco. Ĝi havas avantaĝojn por partoprenantoj, kiuj alimaniere estus tro malproksimaj por atingi fizikan kontakton en la momento de la gesto, ankaŭ eblas havi pli ol nur du partoprenantoj. Aldone, higienaj kialoj povas ludi rolon en la decido preferi la aeran kvinon.

Origino redakti

La origino de la gesto supozeble estas en sporto, pli specife en usona basketbalo. La uzado de la termino high five kiel substantivo estis en 1980 akceptita en la Oxford English Dictionary (Oksforda angla vortaro) kaj en 1981 kiel verbo.

Vidu ankaŭ redakti