Alta-pasa filtrilo

Alta-pasa filtrilomalalta-tranĉa filtrilo estas filtrilo kiu trapasigas altajn frekvencojn bone sed malamplifas (kio estas, malpligrandigas je la amplitudo) frekvencojn pli sube ol la filtrila fortranĉa frekvenco. La reala kvanto de malamplifo por ĉiu frekvenco estas dizajna parametro de la filtrilo.

Simbolo de alta-pasa filtrilo en strukturaj diagramoj

Unua-orda kontinua-tempa realigo redakti

 
Pasiva analoga unua-orda alta-pasa filtrilo, realigita per RC-cirkvito

La simpla unua-orda elektronika alta-pasa filtrilo estas realigata per apliko de eniga elektra tensio al la seria kombinaĵo de kondensilo kaj rezistilo kaj uzo de la elektra tensio trans la rezistilo kiel la eligo. La produto de la rezisto kaj kapacitanco τ=RC estas la tempa konstanto, ĝi estas inverse proporcia kun la fortranĉa frekvenco fc je kiu la eliga povumo estas duono de la eniga povumo. Tio estas ke

 

kie fc estas en hercoj, τ estas en sekundoj, R estas en omoj, kaj C estas en faradoj.

 
Aktiva elektronika realigo de unua-orda alta-pasa filtrilo per operacia amplifilo.

Aktiva elektronika realigo de unua-orda alta-pasa filtrilo povas esti farita per operacia amplifilo. En ĉi tiu okazo, la filtrilo havas amplifon en pasanta bendo egalan al -R2/R1 kaj havas fortranĉan frekvencon de

 

Ĉi tiu filtrilo povas havi amplifon en pasanta bendo ne egalan al 1, ĉar ĝi estas aktiva.

Aplikoj redakti

Elektroniko redakti

Alta-pasa filtrilo aperas en alterno-kurenta kuplado inter amplifiloj (ekzemple amplifiloj de aŭdaj aŭ radiofoniaj frekvenoj). Kondesatoro metita serie inter la amplifiloj, aŭ transformatoro, ne trapasigas tro malaltajn frekvencojn; gravas ke ĝi ne trapasigas la kontinuan kurenton (kontinua kurento respektivas al frekvenco 0), kaj tiel ebligas sendepende difini sen-signalan laborpunkton de ambaŭ amplifiloj.

Aŭda elektroniko redakti

 
Amplitudo-frekvenca karakterizo de aparta alta-pasa filtrilo kun fortranĉa frekvenco 75 Hz. Ĉi tiu filtrilo havas inklinon 60 dB por dekobla ŝanĝo de frekvenco.

Alta-pasa filtrilo estas uzata en laŭtparolilo kun pluraj frekvencaj kanaloj por direkti altajn frekvencojn al alta-tona laŭtparolilo samtempe malamplifante basan signalon kiu povas perturbi aŭ damaĝi la alta-tonan laŭtparolilon. Se ĉi tia filtrilo estas konstruata en laŭtparolilo ĝi estas kutime pasiva filtrilo kaj enhavas kondensatorojn kaj induktilojn (kvankam tre simpla alta-pasa filtrilo por alta-tona laŭtparolilo povas konsisti nur el seria kondensatoro kaj nenio alia). Alternativo, kiu provizas bone kvalitan sonon sen induktilaj bobenoj (kiuj estas emaj al parazita kuplado, estas multekostaj, kaj povas havi gravan enan rezistancon) estas uzo de pluraj amplifiloj por la laŭtparolilo kun aktivaj RC filtriloj aŭ aktivaj ciferecaj filtriloj antaŭ la amplifiloj, kiuj filtriloj apartigas signalojn por ĉiu frekvenca kanalo.

Aŭdaj bruegaj filtriloj estas alta-pasaj filtriloj uzataj por forigo de nedezirataj sonoj apud la suba fino de la aŭdebla limigo aŭ pli sube. Ekzemple, per ĉi tio motoraj bruoj de diskturniloj kaj bendaj ferdekoj povas esti tiel forprenitaj.

Prilaboro de bildoj redakti

 
Apliko de du-dimensia alta-pasa filtrilo al heleca kanalo de bildo (koloro estas forigita)

Alta-pasaj kaj malalta-pasaj filtriloj estas ankaŭ uzataj en cifereca prilaboro de bildoj. Aparte aplikitaj, ili povas esti uzataj en pligrandiĝoj, pliboniĝoj de bildoj, malpligrandiĝo de bruo, kaj tiel plu. La filtrilo povas esti realigata per komputado en spaca domajno aŭ en la frekvenca domajno.

La akrigo, operacio ofte uzata en bildaj redaktaj programaroj, estas alta-pligrandiga filtrilo, speco de alta-pasa filtrilo en kiu amplifo ĉe malaltaj frekvencoj ne strebas al nulo, sed strebas al iu valoro malpli granda ol amplifo ĉe altaj frekvencoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti