Altarero, altarpeco, retablopecoretablero estas artaĵo kia pentraĵo, skulptaĵoreliefo reprezentanta religian temon farita por ties lokigo malantaŭ la altaro de kristana preĝejo.[1][2][3] Kvankam plej ofte uzita por unuopa verko de arto kia pentraĵo aŭ skulptaĵo, aŭ serio el ili, la vorto povas esti uzata ankaŭ por la tuta aro malantaŭ altaro, aliflanke konata kiel retablo, inklude tion kio estas ofte prilaborita kadro por la centraj bildo aŭ bildoj. Altarpecoj estis unu el la plej gravaj produktoj de kristana arto speciale el la fino de la Mezepoko al la epoko de la Kontraŭ-Reformacio.[4]

The Genta altaro (1432) de fratoj Hubert kaj Jan van Eyck. Konsiderita unu el la majstroverkoj de Norda Renesanco, kiu perdis sian prilaboritan kadron en la Reformacio.

Granda nombro de altarpecoj estas nune forigitaj el iliaj preĝejoj originaj lokoj, kaj ofte eĉ ties prilaboritaj skulptitaj kadroj, kaj ekspoziciataj kiel simple enkadrigitaj pentraĵoj en muzeoj kaj aliaj pli protektitaj kaj komfortaj lokoj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Altarpiece. New Advent. Alirita 20a de Julio 2014.
  2. altarpiece. Encyclopædia Britannica. Alirita 20a de Julio 2014.
  3. altarpiece. Merriam-Webster. Alirita 20a de Julio 2014.
  4. Altarpiece Art (c.1000-1700). visual-arts-cork.com. Alirita 27a de Julio 2014.

Eksteraj ligiloj redakti