Altdensa lipoproteino

La altdensaj lipoproteinoj (HDL, de la angla High density lipoprotein kaj ADL en Esperanto) estas tiuj lipoproteinoj kiuj transportas la kolesterolon el la histoj de la korpo ĝis la hepato.

Ĉar la HDL povas realigi la retiron de la kolesterolo de la arterioj kaj transporti ĝin reen al la hepato por ties ekscrecio, populare oni konas ilin kiel bona kolesterolo aŭ lipoproteino, havigante falsan ideon ke ĝiaj altaj valoroj povas preventi mem kelkajn malsanojn, kio t ne estas konfirmitaj per konkludaj sciencaj studoj.[1][2]

HDL estas la lipoproteinoj plej malgrandaj kaj plej densaj, estas komponitaj de tre alta proporcio de proteinoj. La hepato sintezigas tiujn lipoproteinojn kiel malplenaj proteinoj kaj, kolektinte la kolesterolon, pliigas sian grandon cirkulante tra la sanga fluo.

Vidu ankaŭ redakti

  • LDL - malaltdensaj lipoproteinoj [1] (LDL, de la angla Law density lipoprotein kaj MADL en Esperanto)

Notoj redakti

  1. Colpo, Anthony (2005). «LDL Cholesterol: Bad Cholesterol, or "Bad Science"?». Journal of American Physicians and Surgeons (en angla) 10 (3): 83-90.
  2. Ravnskov, Uffe (2005). «Los mitos del colesterol - Sección I - El nivel de colesterol dice muy poco acerca de su futura salud» (Web). Los mitos del colesterol. Konsultita la 30an de marto 2014.