Alteosilvio, Sylvia althaea, estas specio de birdo de la familio de Silviedoj kaj de ties plej tipa genro nome Sylviasilvioj, kiuj estas grizecaj aŭ grizecbrunaj insektovoruloj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Alteosilvio
Alteosilvio
Alteosilvio

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Sylvia
Specio: S. althaea'
Sylvia althaea
(Hume, 1878)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi ĝis lastatempe estis konsiderata samspecifa kun la Babilema silvio; kaj nuntempe tiuj estas konsiderataj kiel membroj de superspecio kiu inkludus ankaŭ la Oazosilvion. (Helbig 2001, Jønsson & Fjeldså 2006)

Ĉe Hiderabado, Barato.

Tiu specio distingiĝas el la Babilema silvio pro pli malhela krono kaj pli bruna dorso (pli malhela ĉe flugilplumoj kaj vosto), kio rezultas en koloro de la tuta areo el la krono al la dorso sen fortaj kontrastoj.

Ankaŭ la iriso estas bruna. La subaj partoj estas helgrizaj ĉefe en la gorĝo kiu estas multe pli hela kaj preskaŭ blankeca.

Ties teritorioj ŝajne ne koincidas; Alteosilvio loĝas altajn regionojn de Irano kaj nordorienten al Centra Azio ĝis la okcidentaj areoj de Himalajo.

Kutime oni ne agnoskas subspeciojn fare de plej parto de fakuloj.

El Balkanio al Kaŭkaza Montaro tamen, loĝas Sylvia curruca caucasica kiu estas intermeza inter la Babilema silvio kaj la Alteosilvio (Snow et al. 1998).

Ne klaras ankoraŭ ĉu la orienta parto de tiu populacio estas ĝuste atribuita al la eŭropea specio, aŭ konsistas el hibridoj en kontakta zono.

Referencoj redakti

  • Helbig, A. J. (2001): Phylogeny and biogeography of the genus Sylvia. In: Shirihai, Hadoram: Sylvia warblers: 24-29. Princeton University Press, Princeton, N.J. ISBN 0-691-08833-0
  • Jønsson, Knud A. & Fjeldså, Jon (2006): A phylogenetic supertree of oscine passerine birds (Aves: Passeri). Zoologica Scripta 35(2): 149–186. COI::10.1111/j.1463-6409.2006.00221.x (HTML resumo)
  • Snow, David W.; Perrins, Christopher M.; Doherty, Paul & Cramp, Stanley (1998): The complete birds of the western Palaearctic on CD-ROM. Oxford University Press. ISBN 0-19-268579-1

Bildaro redakti