Alteriĝa paĝo

Alteriĝa paĝo (angle: landing page), iam nomita ankaŭ merkata aŭ merkatika paĝo, estas speciale farita retpaĝo, kiu aperas post klako al interreta anonco (kvankam ankaŭ paperaj varbiloj povus konduki la legantojn al tia paĝo). Tiu paĝo estas plej adaptita al la celgrupo rilate al koloroj kaj elementoj. Gravega parto de ĝi tamen estas speciala oferto, kiun oni prezentas. Se oni ekzemple privarbas ŝuojn la celo estas atingi, ke la alvenanto aĉetas la ŝuojn. Alia gravega elemento estas la integriĝo de respond-elemento (ekz. informpeta elemento; ligilo al la interreta vendejo aŭ peto pri telefona revoko). Tiel oni garantias, ke eblas interago kun la vizitanto. La kreo de bona alteriĝa paĝo estas scienco, kiu enplektas plej diversajn kampojn (psikologio de koloroj; movoj de rigardoj; psikologio pri decidoj ktp.)[1]

Konstruo redakti

  1. Ĉiu alteriĝa paĝo devas koincidi kun la imago de la uzanto, kiu vidas iun anoncon. Sur la paĝo ne estu informoj, kiuj rilatas al aliaj aferoj.
  2. Ĉiu alteriĝa paĝo devas doni al la uzanto fidon pri la enhavo kaj la prezentita varmarko.
  3. La uzanto rigardas alteriĝajn paĝojn nur malmulte da tempo por fari decidon. Se la paĝo ne sukcesas ene de 5 - 10 sekundoj prezenti la gravajn informojn, la uzanto foriras de la paĝo. Ene de tiu tempo oni devas konvinki la uzanton fari agon (aĉeti; lasi kontaktdatojn).
  4. Alteriĝaj paĝoj devas tenti la uzanton al ago. Bone lokita rimarko pri la celo de la paĝo ne manku (aĉetu, lernu, kunlaboru). La celo ekzemple povas esti, ke la uzanto montras sian intereson, lasante nomon, retpoŝtadreson aŭ telefonnumeron en speciala formularo.

Profundaj informoj redakti

Teorie jam ĉiu en serĉmaŝino registrita informo estas alteriĝa paĝo. Tio signifas, ke ankaŭ la paĝo devas esti adaptita al eventualaj serĉrezultoj. En la reta marketingo la alteriĝaj paĝoj ofte havas la funkcion de plejbonigo de serĉrezultoj.

Alteriĝaj paĝoj kaj Esperanto redakti

Rilate al Esperanto menciindas, ke ĝis nun apenaŭ ekzistas modernaj alteriĝaj paĝoj. Multaj varbiloj aŭ anoncoj kondukas la interesitojn al paĝoj malmodernaj kaj kun multege da elementoj, sed sen ebleco peti pliajn informojn. Kelkfoje la interesitoj eĉ venas al paĝo, kiu estas plene en Esperanto kaj nur per klako oni atingas la paĝon en la koncerna nacia lingvo. Kreante alteriĝan paĝon rilate al Esperanto oni unue havas la dilemon, ĉu fari ĝin por informi pri Esperanto aŭ por konvinki la homojn lerni Esperanton (kurspartopreno). Laŭ la teorio por ambaŭ celoj devus ekzisti du diversaj alteriĝaj paĝoj.

Tamen jam estus grandega progreso, se en la Esperanto-mondo ekzistus bonaj alteriĝaj paĝoj por ambaŭ celoj, do por informi la homojn (baze) pri Esperanto kaj por stimuli ilin registriĝi por novaĵletero, aĉeti kurson aŭ registriĝi por senkosta kurso. Oni tamen atentu: ju pli da eblecoj estas sur la paĝo des pli granda verŝajno ekzistas ke la homoj forlasas la paĝon sen fari decidon. Ju pli bone la paĝo estas adaptita al la celo de iu anonco, des pli bone.

Alteriĝa paĝo povas esti normala retpaĝo, sed ankaŭ eblas adapti Facebook-paĝon, kiel alteriĝa paĝo por privarbi ĝin pere de Facebook.

Ligiloj redakti

Literaturo redakti

Referencoj redakti

  1. Kiel promocii surteriĝo paĝo: 7 trafiko fontoj por sola-paĝo uzantoj
  2. Retpaĝo pri la libro Conversion Boosting mit Website Testing