Alternatiba, vilaĝo de alternativoj

Alternatiba estas procezo de mobilizo de la socio fronte al la defio de la tutmonda varmiĝo.

Alternatiba, vilaĝo de alternativoj
emblemo
neprofitcela organizaĵo
Komenco 3-a de marto 2014 vd
Lando(j) Francio vd
Sidejo Bajono
Adreso 20 rue des Cordeliers, 64100 Bayonne
Retejo Oficiala retejo
Jura formo asocio laŭ leĝo de 1901
vdr
Alternatiba en Parizo.
Alternatiba Grenoble
Alternatiba en Grenoble

En proksimume sesdeko da urboj en Francio kaj Eŭropo kie la festaj eventoj de Alternatiba efektiviĝis aŭ estas en procezo de konstruo, centoj da alternativoj estis prezentitaj kun la celo nutri la konscion kaj la kondutoŝanĝon.  

Historio redakti

La unua Alternatiba, vilaĝo de la alternativoj, okazis en Bajono (Francio) la 5-an kaj 6-an de oktobro 2013, je la iniciato de la eŭska ekologia organizajo Bizi ![1], kiu sukcesis arigi  pli ol 12 000 personojn.[2] Depost tiam jam okazis preskaŭ 100 foje la vilaĝo Alternatiba al kiuj partoprenis ĉ. 500 000 personoj[3]. La celo estis,  alarmigi la homojn pri la riskoj de la klimata ŝanĝo kaj prezenti alternativojn kiuj permesas al ĉiu de ni, kontribui al la redukto de la forcejaj gasoj. La vizitantoj povis malkovri ke la solvoj por la klimata ŝango ekzistas kaj ke pere de ili konstrueblas pli justa, pli solidara, pli agrabla, kaj sekve pli dezirinda socio.[4]

Ĉiu Alternativa vilaĝo organiziĝas en diversaj temospacoj en kiuj sin prezentas granda nombro de asocioj kun budoj kaj artaj aŭ edukaj atelieroj, konferencoj ktp. 

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. (hispana) Baiona, punto de partida para convencer de que la alternativa existe, Gara, la 4-an de oktobro 2013.
  2. (franca) Alternatiba, où était la « grande presse » ? Politis, la 10-an de oktobro 2013.
  3. (franca) Dossier de presse 2018 Arkivigite je 2017-10-19 per la retarkivo Wayback Machine, Alternatiba.
  4. (franca) Olivier Nouaillas, 10 000 personnes réunies à Alternatiba contre le réchauffement climatique, La Vie, la 8-an de oktobro 2013.