Altokumuluso

speco de nubo

Altokumuluso (latine altocumulus, mallongigo: Ac) estas genro de nuboj konsistanta el tufoj pli grandaj ol tiuj en ciruskumuluso sed malpli grandaj ol tiuj en stratokumuluso, kiuj troviĝas inter 2 kaj 7 kilometroj super marnivelo.

Klasifiko redakti

La Internacia Nubatlaso enhavas kvin speciojn de la genro altokumuluso.

  • La stratumforma altokumuluso (latine altocumulus strātiformis, mallongigo: Ac str). La plej ofta specio.
  • La lensa altokumuluso (latine altocumulus lenticularis, mallongigo: Ac len)
  • La kastela altokumuluso (latine altocumulus castellānus, mallongigo: Ac cas)
  • La floka altokumuluso (latine altocumulus floccus, mallongigo: Ac flo)
  • La volvita altokumuluso (latine altocumulus volūtus, mallongigo: Ac vol)

Jen la varioj de la genro altokumuluso laŭ la Internacia Nubatlaso:

  • La diafana altokumuluso (latine altocumulus trānslucidus, mallongigo: Ac tr) estas sufiĉe maldika ke oni povas vidi la Sunon aŭ la Lunon trans la nubo.
  • La intervidebla altokumuluso (latine altocumulus perlucidus, mallongigo: Ac pe) havas inter la nubtufoj fendojn aŭ spacojn, tra kiuj la ĉielo, la Suno, la Luno ktp estas videbla.
  • La opaka altokumuluso (latine altocumulus opācus, mallongigo: Ac op) estas tiiel opaka, ke la Suno aŭ la Luno ne estas videbla malantaŭ la nubo.
  • La duobla altokumuluso (latine altocumulus duplicātus, mallongigo: Ac du)
  • La ondoforma altokumuluso (latine altocumulus undulātus, mallongigo: Ac un)
  • La radiata altokumuluso (latine altocumulus radiātus, mallongigo: Ac ra) konsistas el paralelaj linioj (laŭ ventodirekto), kiuj ŝajne estas radiataj el unu punkto en la horizonto pro perspektivo.
  • La lakuna altokumuluso (latine altocumulus lacunosus, mallongigo: Ac la) havas pli-malpli regule aranĝitajn truojn (lakunojn), similante reton aŭ abelujon.

Historio redakti

La nomo "altokumuluso" estas kunmetitaĵo de alto kaj kumuluso. Tiu genro estis proponita de la franca meteologo Émilien Jean Renou (1815–1902) en 1855, kune kun la altostratuso.[1]

Referencoj redakti

  1. Renou, Émilien Jean (1855). “Instructions météorologiques”, Annuaire de la Société Météorologique de France (fr) 3, p. 142–146. 

Eksteraj ligiloj redakti