Altostratuso

genro de nuboj

Altostratuso (latine altostrātus, mallongigo: As) estas genro de nuboj tavolformaj, kiuj troviĝas inter 2 kaj 7 kilometroj super marnivelo.

Klasifiko redakti

La Internacia Nubatlaso enhavas neniun speciojn de la genro altostratuso. Laŭ la Internacia Nubatlaso, la genro altostratuso enhavas kvin variojn.

  • La diafana altostratuso (latine altostrātus trānslūcidus, mallongigo: As tr) estas sufiĉe maldika ke oni povas travidi la Sunon aŭ la Lunon.
  • La opaka altostratuso (latine altostrātus opācus, mallongigo: As op) aspektas opake kaj netravideble.
  • La duobla altostratuso (latine altostrātus duplicātus, mallongigo: As du) konsistas el pluraj tavoloj, kelkfoje parte kunigitaj. Tiu vario estas malofta.
  • La ondoforma altostratuso (latine altostrātus undulātus, mallongigo: As un) aspektas kiel ondoforma tavolo.
  • La radiata altostratuso (latine altostrātus radiātus, mallongigo: As ra) konsistas el paralelaj rektoj. Pro perspektivo, tiuj rektoj ŝajnas radiataj el unu punkto en la horizonto. Tiu vario estas malofta.

La Internacia Nubatlaso listas la jenajn suplementajn trajtojn:

  • Verga altostratuso (latine altostrātus virga, mallonge As vir) havas precipitaĵon, kiu tamen ne atingas la tersurfacon kaj tial aspektas simile al vergoj; tia precipitaĵo nomiĝas fantompluvo.
  • Precipitanta altostratuso (latine altostrātus praecipitātiō, mallonge As pra) havas precipitaĵon, kiu atingas la tersurfacon.
  • Mama altostratuso (latine altostrātus mamma, mallonge As mam) havas rondajn elstaraĵon sube, simile al bovinaj mamoj.

Historio redakti

La nomo "altostratuso" estas kunmetitaĵo de alto kaj stratuso. Tiu genro estis proponita de la franca meteologo Émilien Jean Renou (1815–1902) en 1855.[1]

Referencoj redakti

  1. Renou, Émilien Jean (1855). “Instructions météorologiques”, Annuaire de la Société Météorologique de France (fr) 3, p. 142–146. 

Eksteraj ligiloj redakti