Aluminifolio, (konata ankaŭ kiel arĝentofolio), estas maldikaj folioj de aluminio de dikeco sub 0,2 mm, kaj foje tiom maldikaj kiom ĝis sub 0,006 mm. Tiele la metala folio estas ege fleksebla kaj povas esti faldita aŭ povas kovri aĵojn ege facile. Tamen tiu ilo kaj produkto estas facile rompebla, damaĝebla, kaj foje uzita kombine kun aliaj materialoj kiaj plastopapero por igi ĝin pli utila. Kiam oni enmetis ĝin al la merkato, ĝi nur post jardekoj anstataŭis la uzadon de stanfolio meze de la 20a jarcento. Ĝi havas specialan kvaliton ke ĝi estas bona materialo ekzemple por ripozigi ĵus kuiritajn manĝojn, ekzemple, ĉar tiu materialo tute forpelas la varmon kaj estas sendanĝere prenebla post esti ricevintagrandan varmon. Tamen la plej ofte uzado de tiu materialo estas envolvi nutraĵojn, ekzemple sandviĉojn.

Du ruloj de aluminifolio.
Paelo ripoze sub aluminifolio.

Oni uzas ĉiutage miloonojn da tunoj de aluminifolio tutmonde por envolvado, pakado kaj protektado de nutraĵoj, kosmetiko kaj tre diversaj kemiaj produktoj.

Vidu ankaŭ redakti