Alvise la 1-a Mocenigo

Alvise MOCENIGO la 1-a (1507–1577) estis la 85-a doĝo de la Respubliko de Venecio, sukcedinto de Pietro Loredan inter la 11-a de majo 1570 ĝis la 4-a de junio 1577, kiam li estis sukcedita de Sebastiano Venier. Li estis klera homo kaj protektanto de la sciencoj, beletroj kaj artoj. Plurfoje li aktivis kiel diplomato kaj estis ambasadoro de Venecio apud Karlo la 5-a (1500-1558) kaj la pontificoj Paŭlo la 4-a kaj Pio la 4-a.

Alvise la 1-a Mocenigo
85-a doĝo de Venecio
Regado 1570 ĝis 1577
Antaŭulo Pietro Loredan
Sekvanto Sebastiano Venier
Persona informo
Alvise I Mocenigo
Naskiĝo 26-an de oktobro 1507 (1507-10-26)
en Venecio
Morto 4-an de junio 1577 (1577-06-04) (69-jaraĝa)
en Venecio
Tombo Sanktaj Johano kaj Paŭlo vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Venecia respubliko vd
Familio
Dinastio familio Mocenigo vd
Profesio
Okupo diplomato vd
Aktiva en Venecio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dum lia ascendo, la Otomana Imperio prepariĝis por milito kontraŭ Venecio. La konflikto okazis en la 17-a de septembro 1570, kaj Venecio perdis la fortresojn de Nikozio kaj Famagusta, en la insulo de Kipro. Malgraŭ la venko de la kristana koalicio en la Batalo de Lepanto, Venecio estis devigita subskribi malfavoran pacotraktadon kun la turkoj, en la 7-a de marto1573, kaj per tio ĝi agnoskis la perdon de Kipro. En julio 1574, Henriko la 3-a (1551-1589) vizitis Venecion, tiam kiam li elvenis de Pollando por enoficiĝi en la novan tronon.

Literaturo redakti

Familio Mocenigo redakti

Vidu ankaŭ redakti