Alvydas VALENTA (naskiĝis la 9-an de aprilo 1963 en Gegutė, distrikto Lazdijai) estas ĵurnalisto, poeto kaj esperantisto.

Alvydas VALENTA
Persona informo
Naskiĝo 9-a de aprilo 1963
en

Gegutė, distrikto Lazdijai (Litovio)

Lingvoj Esperanto
Nacieco litovo
Ŝtataneco Litovio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Vivo redakti

A. Valenta en la infanaĝo perdis vidkapablon. En 1970 li komencis lerni en Kaŭna Lernejo de Blinduloj. Dum 19751983 li lernis en Vilna A. Jonynas-mezlernejo de blinduloj kaj malfortevidantoj. En Vilna universitato A. Valenta studis litovan lingvon kaj literaturon (1983-1988), en 1997 li defendis magistran laboron kaj al A. Valenta estis havigita kvalifika grado de magistro[1]. Ekde septembro 1988 li laboras en revuo de Litova Asocio de Blinduloj kaj Malfortevidantoj Mūsų žodis[2] (Nia vorto), estas redaktoro de la revuo.

Lia amo al literaturo riveliĝis jam infanaĝe. Unuan versaĵon li publikigis en verkada almanako de nevidantoj Vaivorykštė (Ĉielarko) en 1984[3]. Versojn de A. Valenta publikigis ankaŭ revuo Mūsų žodis (Nia vorto), literatura almanako de nevidantoj Žodžio spalvos (Koloroj de la vorto), kulturaj kaj socialaj eldonaĵoj kaj TTT-ejoj. La unua lia poezia libro Ir ištirpo vaškas sparnų (Kaj degelis vakso de l' flugiloj) aperis brajle en 1992. Aliaj poeziaj libroj: Lazdyno žydėjimas ("Florado de avelarbo", 1994), Bliuzo gimimas ("Naskiĝo de bluso", 1997), Varpininkas ("Sonorigisto", 2005). En 2003 estis eldonita libro Noriu būti gyvenimo dalininkas (Mi deziras esti partoprenanto de la vivo) de A. Valenta pri rehabilitiĝo kaj integrado de handikapuloj. En 2007 estis eldonita libro de litova rakontada folkloro Laumių vaikai (Idoj de feinoj), kiun kompilis A. Valenta kaj Henrikas Stukas. El diversaj kolektoj de litova folkloro estis elektitaj pli ol 200 fabeloj, kies herooj estas handikapuloj – blinduloj, surduloj, senmanuloj ktp. Por ĉi tiu libro la kompilintoj ricevis premion[4] de Kultura Ministerio (2008). Laŭ ĉi tiu libro en 2009 A. Valenta kaj H. Stukas kompilis kaj eldonis kompaktan sondiskon Laumiukai (Feinidoj)[5].

En 2010 A. Valenta eldonis la unuan romanon Pradžios užkalbėjimai (Vortaj sorĉoj de la komenco)[6].

En kulturaj eldonaĵoj li publikigas artikolojn pri literaturaj kaj kulturaj aktualaĵoj.

Ekde 2007 A. Valenta estas membro de Litova Verkista Unio[7].

Esperantista agado redakti

A. Valenta konatiĝis unuafoje kun Esperanto kiam li estis lernanto. Preskaŭ post 20 jaroj li denove revenis al la internacia lingvo. Li partoprenis en Universalaj Kongresoj de UEA en Vilnius (2005), Florenco (2006), en la 75-a Kongreso de LIBE en Muszyna (Pollando, 2009). A. Valenta publikigis artikolojn en revuo Mūsų žodis (Nia vorto) pri esperantistoj blinduloj kaj ilia agado. Li preparis (kun H. Stukas) por brajla eldonado libron Gerda malaperis de Claude Piron (2006). A. Valenta estas membro de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE)[8].

Distingoj redakti

Verkoj redakti

  • Ir ištirpo vaškas sparnų ("Kaj degelis vakso de l‘ flugiloj", versoj, en brajla skribo, 1992)
  • Ir ištirpo vaškas sparnų ("Kaj degelis vakso de l‘ flugiloj", versoj, surbendigita sonlibro, 1992)
  • Ir ištirpo vaškas sparnų ("Kaj degelis vakso de l‘ flugiloj", versoj, sondisko, formato MP3, 2005)
  • Ir ištirpo vaškas sparnų ("Kaj degelis vakso de l‘ flugiloj", versoj, sondisko, formato WAV, 2005)
  • Lazdyno žydėjimas ("Florado de avelarbo", versoj, 1994)
  • Bliuzo gimimas ("Naskiĝo de bluso", versoj, 1997)
  • Bliuzo gimimas ("Naskiĝo de bluso", versoj, en brajla skribo, 1997)
  • Bliuzo gimimas ("Naskiĝo de bluso", versoj, surbendigita sonlibro, 1998)
  • Bliuzo gimimas ("Naskiĝo de bluso", versoj, sondisko, formato MP3, 2005)
  • Bliuzo gimimas ("Naskiĝo de bluso", versoj, sondisko, formato WAV, 2005)
  • Žodžiai – sarginiai šunys ("Vortoj – gardhundoj", versoj, 2000)
  • Žodžiai – sarginiai šunys ("Vortoj – gardhundoj", en brajla skribo, 2000)
  • Žodžiai – sarginiai šunys ("Vortoj – gardhundoj", sonlibro, 2000)
  • Pajuskime gamtą drauge su Sezanu ("Ni eksentu naturon kune kun Paul CÉZANNE", katalogo de ekspozicio, 2002)
  • Noriu būti gyvenimo dalininkas ("Mi deziras esti partoprenanto de la vivo", publicistiko, 2003)
  • Noriu būti gyvenimo dalininkas ("Mi deziras esti partoprenanto de la vivo", publicistiko, en brajla skribo, 2004)
  • Noriu būti gyvenimo dalininkas ("Mi deziras esti partoprenanto de la vivo", publicistiko, kompakta sondisko, 2004)
  • Noriu būti gyvenimo dalininkas ("Mi deziras esti partoprenanto de la vivo", publicistiko, 2 sonkasedoj, 2004)
  • Noriu būti gyvenimo dalininkas ("Mi deziras esti partoprenanto de la vivo", publicistiko, 3 sondiskoj, formato WAV, 2004)
  • Varpininkas ("Sonorigisto", versoj, 2005)
  • Varpininkas ("Sonorigisto", versoj, en brajla skribo, 2007)
  • Varpininkas ("Sonorigisto", versoj, sondisko, formato MP3, 2006)
  • Varpininkas ("Sonorigisto", versoj, sondisko, formato WAV, 2006)
  • Aklumas įvairiose kultūrose ("Blindeco en diversaj kulturoj", kompilis A. Valenta, 2004)
  • Dvigalvis žirgas ("Dukapa rajdĉevalo", litovaj fabeloj, kompilis A. Valenta, en brajla skribo, 2006)
  • Laumių vaikai ("Idoj de feinoj", kolmpilis A. Valenta kaj H. Stukas, 2007)
  • Laumių vaikai ("Idoj de feinoj", kolmpilis A. Valenta kaj H. Stukas, 2 sondiskoj, formato MP3, 2008)
  • Laumių vaikai ("Idoj de feinoj", kolmpilis A. Valenta kaj H. Stukas, 6 sondiskoj, formato WAV, 2008)
  • Laumiukai ("Feinidoj", kolmpilis A. Valenta kaj H. Stukas, kompakta sondisko, formato MP3, 2009)
  • Pradžios užkalbėjimai ("Vortaj sorĉoj de la komenco", romano, 2010).

Notoj kaj fontoj redakti