Amaskomunikila scienco

fako de socia scienco

Amaskomunikila sciencomediat-scienco estas fako de esplora scienco kadre de la vasta tereno de socia scienco, kiu traktas la amaskomunikilojn kaj la publikan komunikadon. La labortereno de amaskomunikila scienco proksimas kaj parte samas al tiu de komunikada scienco. Sed dum la dua fako pli traktas sociologiajn, psikologiajn, sociologiajn aspektojn, aparte la interrilaton inter amaskomunikiloj kaj socio, la amaskomunikila scienco kutime fokusiĝas pli praktikaj demandoj pri la realigo de programo, pri organizado kaj tekniko. Tamen la esploraj enhavoj forte diferencas inter la unuopaj universitatoj.

ankaŭ la fotoĵurnalismo estas esplora objekto de la amaskomunikila scienco

La amaskomunikila scienco havas sian fundamenton en la lingvo- kaj socioscienca trakto de la prezentaj artoj en literatura, teatra, bildarta kaj muzika scienco, vastasence en kulturaj sciencoj. Objektoj de esplorado aparte estas la presitaj amaskomunikiloj (gazetoj, magazinoj) radio, televido kaj retaj amaskomunikiloj. Multaj amaskomunikilaj sciencistoj kalkulas ankaŭ la kinosciencon al sia fako.

Vidu ankaŭ redakti