Amatrice

komunumo de Italio

Amatrice (elp. amatriĉe) estas komunumo de centra Italio. Ĝi situas en la regiono Latio kaj en la provinco Rieti. Komence de 2023 en la komunumo vivis 2 251 loĝantoj sur areo de 174,4 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 13 loĝantoj/km². Kristana patrono estas la sankta Maria, patrino de Jesuo, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.

Amatrice
Amatrice
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Latio
Provinco RI Rieti
Geografia situo 42° 38′ N, 13° 17′ O (mapo)42.63333333333313.283333333333Koordinatoj: 42° 38′ N, 13° 17′ O (mapo)
Alto super marnivelo 955 m
Areo 174 km²
Loĝantaro 2251 (2023)
Loĝdenso 13 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Vidu la liston
Najbaraj komunumoj Accumoli, Campotosto (AQ), Cittareale, Cortino (TE), Crognaleto (TE), Montereale (AQ), Rocca Santa Maria (TE) kaj Valle Castellana (TE)
Patrono Maria di Filetta
Nomo de loĝantoj amatriciani
Poŝtkodo 02012
Imposta kodo A258
Kodo laŭ ISTAT 057002
Telefona prefikso 0746
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Najbaras la komunumoj Accumoli, Campotosto, Cittareale, Cortino, Crognaleto, Montereale, Rocca Santa Maria kaj Valle Castellana.

Komunumaj partoj redakti

Amatrice administre konsistas (stato: 2005) el jenaj partoj (itale frazioni):

Aleggia, Bagnolo, Capricchia, Casale, Casale Bucci, Casale Nadalucci, Casalene, Casale Nibbi, Casali della Meta, Cascello, Castel Trione, Collalto, Collecreta, Collegentilesco, Collemagrone, Collemoresco, Collepagliuca, Colletroio, Colli, Conche, Configno, Cornelle di Sopra, Cornelle di Sotto, Cornillo Nuovo, Cornillo Vecchio, Cossara, Cossito, Crognale, Domo, Faizzone, Ferrazza, Filetta, Fiumatello, Francucciano, Forcelle, Moletano, Musicchio, Nommisci, Osteria della Meta, Pasciano, Patàrico, Petrana, Pinaco Arafranca, Poggio Castellano, Poggio Vitellino, Prato, Preta, Rio, Retrosi, Roccapassa, Rocchetta, Saletta, San Benedetto, San Capone, San Giorgio, San Lorenzo a Pinaco, San Martino, Santa Giusta, Sant'Angelo, San Tomasso, Saletta, Scai, Sommati, Torrita, Torritella, Varoni, Villa San Cipriano, Villa San Lorenzo a Flaviano, Voceto.

Ĝemelecoj redakti

Amatrice ĝemeliĝis kun kvar lokoj, ĉiuj en Italio:

  Ostia Antica en Italio (Latio)
  Montorio al Vomano en Italio (Abruco)
  Potenza en Italio (Basilikato)
  Ascoli Piceno en Italio (Markio)

Tertremo en 2016 redakti

La 24-an de aŭgusto 2016 ĝi estis grave damaĝita de tertremo de grado 6,0 de la Richter-skalo kiu okazis en la Rieti-areo kun epicentro en la proksima Accumoli.

Kuirado redakti

Amatriciana

Amatrice estas fama pro la 'sugo all'amatriciana', saŭco por kondimenti nudelojn, ekz. spagetojn, vermiĉelojnmakaroniojn. Origine la saŭcon preparis la lokaj paŝtistoj el la ingrediencoj je sia dispono sur la montaroj: gvanĉalo, ŝaf-fromaĝo kaj spagetoj. Poste, en la dek-oka jarcento la recepto estis delikatigita per aldono de tomato kaj iomete da olivoleo. Ĝi iĝis konata en tuta Italio kiam en la dek-naŭa jarcento multaj amatriĉanoj migris al Romo pro krizo de la brutbredado kaj trovis laboron en la restoraciado kie ili konigis la tipan pladon de ilia tradicio: la 'amatriciana'.

La unua historia amatriĉa restoracio estis inaŭgurìta en Romo en 1860 de Luigi Sagnotti kun la nomo Il Passetto (la pasejeto), tiel nomata ĉar pere de la restoracio oni povis pasi de 'vicolo del passetto' al 'piazza Navona'.

Al la konatigo nacinivela de la recepto de la "amatriciana" kontribuis ankaŭ la aktoro Aldo Fabrizi kiu ofte parolis pri ĝi en siaj elsendoj per radio kaj televido.

Eksteraj ligiloj redakti