La ambliopio estas difekto de la okulo. Ĝi signifas, ke la vidakreco de la okulo malgrandiĝis sen organa kialo, aŭ malgrandiĝis signifike pli grande, ol la organaj kialoj povas malgrandiĝi. La ulo ne povas legi per sia tia okulo. Ĝi estas kaŭzita per la ne kuracitaj aŭ ne korektitaj okulmalsanoj (ekzemple strabismo) aŭ refrakciaj eraroj (hipermetropioanisometropio). Ĝi estas kuracebla ĝis la 8-12 jaroj, poste la normala vidakreco ne estas restarigebla. La kovra teĥniko povas iom helpi ankaŭ al plenkreskuloj. Laŭ la ekzamenoj la 2-4% aŭ 4-5% de la homaro havas ambliopan okulon.

La vidakreco de unu aŭ ambaŭ okuloj malgrandiĝis, ke la ulo ne povas, aŭ povas malfacile legi per tiŭ okulo. Li povas pli bone orientiĝi en la spaco, ol en la paĝo. En severaj kazoj tiŭ okulo povas esti blinda. En multaj kazoj ĝi vidas pli ruĝe, ol la sana okulo.

Kaŭzoj redakti

La plej pli ofta kaŭzo estas la strabismo, sed ĝi povas esti okazita per aliaj difektoj de la kunlaboro de la okuloj, ekzemple per anizometropio. Ĝi povas ekigi per katarakto. Aliaj okazoj estas malsanoj, kiuj ruinigas la funkcionadon de la flava makulo, aŭ ĉiu, kiu malhelpas la vidon de lumo en la okulo. Tiuj difektoj estas rekoneblaj nur per la tralumado de la okulo. Tiuj faktoroj povas esti heredaj.

Kunsekvoj redakti

La ulo ne povas vidi la spacon pro la difekto de la kunordigo de la okuloj. La ulo estas pli difektebla, ol aliuloj; se la alia okulo difektas, li restas blinda aŭ parte vida malkapabla. La plej plia difekto difektas la pli bonan okulon.

Rekonado redakti

En multaj kazoj ne estas la simptomoj ekstere videblaj, do gravas la ekzaminado de la infanoj ekde naskiĝo.

La plej certa metodo estas la kovra testo. En trankvila cirkonstanco oni kovras alterne la okulojn de la bebo. Se li krias aŭ protestas, la bona okulo estas kovrita. La pli grandaj infanoj, kiuj povas legi, legas per unu okulo, poste per la alia okulo. Krome oni ekzamenas la infanon serĉante la signojn de la strabismo.

Krome oni uzas tabulojn, kiun duono estas griza, alia duono estas stria. Se la bebo vidas la striojn, li rigardas la striojn. Oni movas la tabulon, kaj atentas, ke la bebo sekvas ĝin. Poste oni uzas bildojn. La 3 aŭ 4 jaraj infanoj devas rekoni simbolojn, poste nombrojn.

Alia metodo estas, ke oni fotografas la infanon, kaj ekzamenas la ruĝan lumeĥon. Iuj okulmalsanoj donas falsan negativan rezulton, do tiu metodo ne estas tial certa, kial la aliaj.

Kuracado redakti

Laŭ la ĝenerala opinio estas korigebla ĝis 8-12 jara aĝo. Poste oni povas la vidkapablon de la okulo nur malgrande bonigi. Oni kuracas la kaŭzojn: korigas la refrakciajn erarojn, la strabismon preterlasas per la kovra teĥniko kaj operacio, aŭ per la penalizado, kiu donas du okulvitroj al la infano, kiun li devas alterne uzi. Unu korigas la malbonan okulon plej bone, kaj la bonan okulon malproksime. La alia ankaŭ korigas la malbonan okulon plej bone, sed la alian korigas proksime. Tiu devigas la malbonan okulon vidi kaj proksime kaj malproksime.

Fontoj redakti