La ambono estas la parto de la katolikaj kaj ortodoksaj temploj el kiu oni plenumas la legadon de la Biblio en la meso kaj aliaj ceremonioj. Ĝi povas havi formon de libropupitro, podio aŭ predikejo. Oni rekomendas ke ĝi estu fiksa kaj ke tiuj partoj de la meso kiu ne estas legaĵoj de la Biblio, estu dirataj el alia loko. En kelkaj preĝejoj, laŭ la antikva kutimo, ekzistas du ambonoj: unu dekstre (rigardante al la altaro) por la legaĵoj kaj alia maldekstre por la Evangelio.

Ambono.

Laŭ Francisko Azorín ambono estas Tribuno en la antikvaj bazilikoj, flanke de la presbiteriejo, por legi la evangelion.[1] Ties etimologio derivus el la antikva greka ambon (ujo) kaj el tie la latina ambo, -nis.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 12.