Ambrogio Lorenzetti

Ambrogio Lorenzetti (1290-1348) estis siena pentristo, frato pli juna de Pietro Lorenzetti, kies plej frua verko estas la "Madonna kaj la Infano", datida je ĉirkaŭ 1319. Li havis kontakton kun Giotto kaj la florenca arto rilate al la difino de la figuroj. Li ankaŭ estis influita de la skulpturo far Giovanni Pisano. Aldone al retabloj kaj freskoj en Sieno kaj ĉirkaŭ li, li pentris retablon (nun en la Galerio Uffizi) por la preĝejo Sankta Prokolo, en Florenco, kie li enmatrikuliĝis en 1327.

Ambrosius Laurentius
(1290-1348)
"La Paco", alegorio de la bona gubernio (detalo), pentrita ĉirkaŭ 1339.
"La Paco", alegorio de la bona gubernio (detalo), pentrita ĉirkaŭ 1339.
Persona informo
Naskiĝo 1290
en Siena, Respubliko de Sieno
Morto 9-a de junio 1348
en Siena, Respubliko de Sieno
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pesto vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Respubliko Sieno vd
Familio
Gefratoj Pietro Lorenzetti vd
Profesio
Okupo pentristo vd
Laborkampo pentrado vd
Aktiva en Sieno vd
Verkado
Verkoj The Allegory of Good and Bad Government ❦
Q3606185 ❦
Annunciation vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Liaj postaj verkoj reflektas familiarecon kun Maso di Banco kaj aparte distingiĝas por iliaj eksperimentoj pri bildigado de spaco.[1] Unu el la plej celebrataj vidaj bildoj el la mezepoka periodo estas la alegoria figuro de la paco trovata en la fresko de la 14-a jarcento, kaj kiu ornamas la murojn de la "Sala della Pace" en la Publika Palaco, en Sieno.

Oni kredas ke li mortis, samkiel lia frato Pietro dum la pesto kiu ekaperis en Sieno en 1348. Oni scias, ke li restis en Florenco minimume dufoje, kaj ke la florenca skolo, kaj la skolo de Giotto aparte, certe influis sur lian edukadon.[2]

Biografio redakti

 
Bildo de Ambrogio Lorenzetti, ilustraĵo de "Le Vite" far Giorgio Vasari, eldono de 1568.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

 Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj