Amenhotep la 1-a

la dua praegipta reĝo de la 18-a dinastio

Amenhotep la 1-a, estis la dua praegipta reĝo de la 18-a dinastio, kiu regis ekde ĉirkaŭ 1525 - ĝis ĉirkaŭ 1504 a. K.

Amenhotep la 1-a
Amenophis [Amenofis]

Amenhotep la 1-a bildigita sur ŝtontabulo

Tempo de regado ĉirkaŭ 1525 - ĝis ĉirkaŭ 1504 a. K.
Naskonomo
<
M17Y5
N35
R4
X1 Q3
>

Amenhotep

Trona nomo
M23L2<
N5D45D28
>

Ĝeserkare

Nomo de Horuso
G5
E1G43D36
I9
N17
N17
N17
Nomo de ambaŭ sinjorinoj
G16O29
N35
D21
H4G43

Aa-neru

Ora Horuso
G8V29M4M4M4

Wah renput
Edzino(j) Ahmose-Meritamon
Idoj Amenemhet (li mortis juna), Ahmes ?
Patro Ahmose la 1-a
Patrino Ahmose-Nefertari
Mortis 1504 a. K.
Kripto Mumio trovita en Dér el-Bahrí, verŝajne

sepultita en Dra-Abú el-Naga

vdr

Amenhotep la 1-a estis la tria filo de Ahmose kaj Ahmose-Nefertari. Liaj pli aĝaj fratoj antaŭis lin sur la trono, kiun li okupis en 1525 a.K. La morton de lia frato Ahmose eluzis malamikoj, kiuj invadis el Libio al okcidenta delto de Nilo. Spite al la nesperteco de la nova reĝo, li rebatis kaj forpelis ilin.

Amenhotep pli poste plilarĝigis la limojn de antikva Egiptio al Nubio kaj gvidis invadajn fortojn. Amenhotep komisiis la arĥitekton Ineni pligrandigi la templon de Karnak, kaj la lokon de la barko de Amono. Amenhotep havis unu filon Amunemhat, de la Granda Reĝino Ahhotep la 2-a; Amunemhat mortis kiel dujarulo. Mortinte sen viraj posteuloj, lin sekvis militara komandanto Tutmoso la 1-a.

En 2005 oni trovis la supozeblan tombon de la faraono.

Amenhotep kun sia edzino


Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti