Amerigo VESPUCCI [ameˈriːɡo veˈsputtʃi] (naskiĝis la 9-an de marto 1454, mortis la 22-an de februaro 1512) estis itala komercisto, esploristo kaj kartografo je la servo de Hispanio. De lia nomo devenas Ameriko, la nomo de la kontinento.

Amerigo Vespucci
Persona informo
Amerigo Vespucci
Naskiĝo 9-an de marto 1454 (1454-03-09)
en Florenco,  Respubliko Florenco
Morto 22-an de februaro 1512 (1512-02-22) (57-jaraĝa)
en Sevilo, Reĝlando Sevilo,  Reĝlando de Kastilio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per malario vd
Etno Italoj vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Respubliko Florenco vd
Subskribo Amerigo Vespucci
Familio
Edz(in)o Maria Cerezo vd
Profesio
Okupo esploristo • komercistokartografoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Amerigo Vespucci

Li naskiĝis en la itala urbo Florenco (itale firenze) en 1454. En 1492 li translokiĝis al Sevilo, Hispanio, kie li laboris kun Juanoto Berardi, florencano kiu estis rilata al la negoco de oro kaj sklavoj. Post la morto de Berardi, Vespucci eniris al la ŝipirado.

Inter 1499 kaj 1502 li translokiĝis al Lisbono, el kie li plurfoje vojaĝis al Ameriko. Li estis membro de la ekspedicio de Gonzalo Coelho, sub la portugala krono, en 1501. En tiu ekspedicio li iris al la insularo Cabo Verde, al Brazilo kaj al La Patagonia, proksime al la Magelana markolo. Tiel li pruvis ke tiuj ĉi landoj estis alia kontinento. Li rakontis tiun ĉi vojaĝon en letero al Lorenzo di Pierfrancesco de Medici, eldonita en Parizo en 1502 kun la titolo Mondus Novus. En la enkonduko de la verko Comographie introdutio (eldonita en 1507), Martin Waldseemüller, donis al la nova kontinento la nomon Ameriko, honore al Vespucci.

Eksteraj ligiloj redakti