Amerika Konvencio pri Homaj Rajtoj

La Amerika Konvencio pri Homaj Rajtoj (hispane Convención Americana sobre Derechos Humanos, portugale Convenção Americana de Direitos Humanos) en 1969 subskribiĝis en San-Joseo (Kostariko). Ĝi ekvalidis post kiam la lasta el dek unu subskribintaj ŝtatoj, Grenado, ratifis ĝin en 1978. Baze de la konvencio, en 1979 instaliĝis Interamerika Kortumo pri Homaj Rajtoj kaj Interamerika Komisiono pri Homaj Rajtoj.

Amerika Konvencio pri Homaj Rajtoj
traktato
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Enhavo kaj celoj redakti

Laŭ la enkonduko de la konvencio, ĝia celo estu la politika integriĝo de la kontinento, do la interproksimiĝo kaj plikunlaboriĝo de la tieaj ŝtatoj kaj regionoj, per fortigo de la demokratiaj institucioj kaj de la homaj rajtoj.

En la unua ĉapitro de la konvencio la subskribintaj ŝtatoj deklaris apliki la konvenciajn regulojn al ĉiuj personoj sub juro de tiuj ŝtatoj. La nacia leĝaro estu adaptita laŭ la konvencio. En la dua ĉapitro estis listigitaj 23 rajtoj de personoj - kiel la parollibereco kaj la kunvenlibereco. La sola artikolo de la tria ĉapitro temigas la ekonomiajn kaj kulturajn rajtojn.

Aldonaj protokoloj redakti

Poste kreiĝis du aldonaj protokoloj de la Amerika Konvencio pri Homaj Rajtoj. La aldonan protokolon pri forigo de la mortpuno de 1990 nur subskribis naŭ kaj ratifis ok el la membroŝtatoj. Ĝi pro tio ne estas internacie liga. Kiel escepto, la protokolo permesus utiligon de mortpuno en militoj, se ŝtatoj oficiale klarigus tian neceson al la aliaj membroŝtatoj de la konvencio.

Vidu ankaŭ redakti