La Amerika fajfanaso (Anas americana) aŭ pli precize Nordamerika fajfanaso laŭ la teritoria distribuo, estas birdospecio el klaso birdoj, ordo anseroformaj (Anseriformes), familio anasedoj (Anatidae) kaj genro Anas. Se tiu genro estus disigita, ĉiuj fajfanasoj revenus en sia iama genro Mareca denove.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Amerika fajfanaso
masklo
masklo
ino
ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Anas
Specio: A. americana
Anas americana
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Distribuado redakti

Tiu ĉi estas komuna kaj disvastigata anaso kiu reproduktiĝas en tuta escepte plej norda Kanado kaj Alasko kaj ankaŭ en la usonaj montaj subŝtatoj tra Idaho, Koloradio, la Dakotoj, kaj Minesoto, same kiel ĝis orienta Vaŝingtonio kaj Oregono.[1][2] Ĝi estas la novmonda partnero (plej proksima parenco) de la Eŭrazia fajfanaso. La konservostatuso de tiu birdo estas Malplej Zorgiga.[3]

Ĝi nestas en norda Ameriko, travintrumas en pli varmaj lokoj, kia en Meksiko. Tiu membro de la grupo de plaŭdanasoj estas migranta kaj vintras pli sude ol sia reproduktaj teritorioj, en suda duono de Usono, Idaho, Vaŝingtonio, Oregono, kaj en la marbordaj mezregionoj de Atlantiko,[1][2] kaj eĉ pli sude al Centrameriko, nordokcidenta Sudameriko kaj kelkaj insuloj de Grandaj Antiloj.[4] Ĝi estas rara sed regula vaganto en okcidentan Eŭropon. Ĝi estas tre gregema for de la reprodukta sezono kaj formas grandajn arojn.[1]

Ĝi ŝatas marĉojn, marĉajn partojn, insulojn de lagoj.

Priskribo redakti

 
Masklo montrante la rimarkindan kapobildon
 
Masklo en vintra plumaro (eklipsa) en Nov-Ĵerzejo, Usono

Ĝi longas 45–46 cm averaĝe, la inbirdo estas pli malgranda ol la virbirdo. Tiu Amerika fajfanso estas mezgranda birdo; ĝi estas pli granda ol kreko, sed pli malgranda ol pintvostanaso. Laŭ konturo tiu fajfanaso povas esti distingata el aliaj plaŭdanasoj per sia rondoforma kapo, mallonga kolo kaj malgranda beko.[5] Ĝi estas 42–59 cm longa, kun enverguro de 76–91 cm kaj pezo de 512-1330 g.[1][6][7] Tiu fajfanaso havas du plenkreskan plumoŝanĝojn jare kaj ankaŭ junulan plumoŝanĝon la unuan jaron.[1]

La reprodukta masklo estas rimarkinda birdo bruneta kun ruĝeta nuanco kaj elstaraj markoj. Sur la kaposupro trairas larĝa krem-flava strio el krono al bekobazo, kio havigas similan trajton kun la Eŭrazia fajfanaso. De la okulo ĝis la nuko videblas brila verda zono sur ambaŭ flankoj de la kapo simila al tiu de kelkaj krekoj. La supra parto de la kolo kaj la vango estas griza. La ventro estas blanka.[2] Dumfluge la maskloj povas esti identigataj de la granda blanka ŝultromakulo de ĉiu flugilo. Tiuj blankaj makuloj brillumigas kiam la birdo turniĝas aŭ ŝanĝas direkton. Tiuj makuloj videblas ankaŭ iomete ripoze kaj dum naĝado (en la centro). En nereprodukta (eklipsa) plumaro, la masklo aspektas pli kvazaŭ ino.[5]

 
Paro montrante la klaran diferencon

Temas pri evidenta kazo de seksa duformismo. La kolo kaj kapo de la femalo estas grizetaj (kun nigreca ĉirkaŭokula areo), la kropoparto estas ruĝa, kaj la triarangaj flugilplumoj estas nigraj, kun blanka rando, kio estas bone videbla dum ne fermita flugilstato. La inoj estas multe malpli rimarkindaj, kaj havas ĉefe grizbrunan plumaron. Ambaŭ seksoj havas palbluan bekon kun nigra pinto, blankan ventron kaj grizajn krurojn kaj piedojn.[5] La flugilmakulo malantaŭ la speguleto estas griza. Kvankam ili povas esti distingatal el plej nasoj, escepte el la Eŭrazia fajfanaso laŭ formo, tiu specio krome havas pli malhelan kapon kaj tutgrizan subflugilon. La koloro de kapo kaj kolo de la ino estas diferenca male al tiu de la Eŭrazia fajfanaso.[2]

Kutimaro redakti

Temas pri gregema specio. Ties aroj ofte enhavas ekzemplerojn de Amerika fuliko.[1]

La Amerika fajfanaso estas bruema specio, kaj en naturo povas ofte esti identigataj de siaj distingaj alvokoj. Maskloj produktas trinotan fajfon, dum inoj elsendas raŭkajn gruntojn kaj kvakojn.[5] La maskla fajfo estas ia hŭii-hŭii-hŭii, dum tiu ina estas mallaŭta gruntaĵo kva-ak.

Nutrado redakti

Ĝi nutras sin per akvaj plantaĵoj, serĉante ilin kaposube. Tiu estas birdo de malfermaj humidejoj, kiaj humidaj herbejoj aŭ marĉoj kun iome da pli alta vegetaĵaro, kaj kutime manĝas per plaŭdado plantomanĝon aŭ per paŝtado, kion ĝi faras tre prete. Surakve la fajfanasoj ofte ariĝas kun manĝantaj fulikoj kaj plonĝanasoj, kaj estas rimakindaj ĉar prenas vegetaĵerojn alvenigitaj al surfaco danke al la ploĝaj akvobirdoj. Ili manĝas komune ankaŭ sur seka tero, manĝante restogrenon en jam rikoltitaj kampoj kaj paŝtante sur herbejaj paŝtejoj de vintra tritiko, trifolio aŭ lattuko. Pro sia ĉefe vegetarana dieto, plej da fajfanasoj migras aŭtune multe antaŭ kiam la nordaj marĉoj ekfrostas.[5]

Reproduktado redakti

 
Ino kaj ties idoj

Tiu specio nestas surgrunde, ĉe akvo kaj sub kovro. Ili ramburas la neston per plantaĵoj kaj plumoj (lanugo). La ino demetas 6-12 ovojn. La frumaturaj idoj tuj forlasas la neston.

Populacioj redakti

La Amerika fajfanaso havas etendan reproduktan teritorion etende el la okcidenta Usono al Arkto. Majoritato de la populacio reproduktiĝas en humidejoj de la Boreala Arbaro kaj de subarktaj riverdeltoj de Kanado kaj Alasko. Kvankam fajfanasoj troviĝas en ĉiu migrovojo, ili estas pli multnombraj ĉe la migrovojo de Pacifiko. Ŝlosilaj vintrareoj tie estas la Centra Valo de Kalifornio kaj la Puĝeta Fjordo de Vaŝingtonio. Pli oriente la Teksasa Patotenilo kaj la Golfa Marbordo de Luiziano kaj Teksaso subtenas ankaŭ grandajn nombrojn de vintrantaj fajfanasojn.[5]

En 2009 oni ĉirkaŭkalkulis 2.5 milionoj da reproduktantaj fajfanasoj en la tradicia kalkulado - tio estas unu nivelo ĝuste sub la averaĝo de 1955-2009. En ĵusaj jardekoj, la nombroj da fajfanasoj malpliiĝis en la preria-parka regiono de Kanado kaj pliiĝis en la interno kaj okcidenta marbordo de Alasko. Fajfanasoj estas ofte la kvina plej komune registrita anaso en Usono, post la Platbeka anaso, la Nordamerika kreko, la Knaranaso, kaj la Arbaranaso.[5]

Bildaro redakti

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 Floyd, T (2006)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Dunn, J. (2008)
  3. "IUCN"
  4. Clements, J. (2007)
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 5,6 Ducks Unlimited, May/June 2010 The American Wigeon Arkivigite je 2011-12-15 per la retarkivo Wayback Machine
  6. [1] (2011).
  7. CRC Handbook of Avian Body Masses de John B. Dunning Jr. (Editor). CRC Press (1992), ISBN 978-0-8493-4258-5.

Referencoj redakti

  • Clements, James, (2007) The Clements Checklist of the Birds of the World, Cornell University Press, Ithaca
  • Dunn, J. & Alderfer, J. (2006) National Geographic Field Guide to the Birds of North America 5th Ed.
  • Floyd, T (2008) Smithsonian Field Guide to the Birds of North America Harper Collins, NY
  • IUCN (2009) BirdLife International IUCNlink, 141499, Anas americana. Konsultita la 8an de januaro 2009.
  • Madge, G. & Burn, D. (1492). Wildfowl. Helm. ISBN 0-7136-3647-5

Plia bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti