La Amerika orpluvio (Pluvialis dominica) estas nearktisa specio el la ĥaradrioformaj birdoj, genro pluvio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Amerika orpluvio

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ĥaradriedoj Charadriidae
Genro: Pluvialis
Specio: P. dominica
Pluvialis dominica
(Statius Muller, 1776)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj

Pluvialis dominica dominica

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Ĝi grandas 25 cm havas enverguron de 64 cm kaj pezas ĝis 200 g. Tiu specio estas tre simila al Eŭrazia orpluvio aŭ simple Orpluvio (Pluvialis apricaria). Sur ĝia dorso kaj krono aperas orkoloraj makuloj kaj la specio havas somere nigrajn kapoflankon, gorĝon, bruston kaj ventron, kun ne tutkorpa blanka zono de la frunto ĝis la meza brusto. Tiu blankega zono diferencigas tiun orpluvion disde la Eŭrazia orpluvio, kiu havas pli longan blankan zonon. Tiamaniere la brusto kaj ĉefe la ventro estas pli ampleksa nigra makulo. Beko kaj kruroj estas nigraj.

La specio estas simila al du aliaj orpluvioj nome Eŭrazia kaj Siberia. Amerika orpluvio estas pli malgranda, fajna kaj relative longkrura ol Eŭrazia orpluvio (Pluvialis apricaria) kiu krome havas blankan akzelan plumaron - Amerika orpluvio havas ĝin grizan-. Ĝi estas pli simila al Siberia orpluvio (Pluvialis fulva) kun kiu antaŭe estis konsiderata kunspecia laŭ nomo "Malgranda orpluvio". Siberia aŭ Pacifika estas pli fajna ol Amerika kaj havas pli longajn krurojn. Ĝi estas ofte pli flaveca ĉedorse.

Disvastiĝo redakti

La reprodukta/idvarta medio de Amerika orpluvio estas arkta tundro de norda Kanado kaj Alasko. Ili nestumas surgrunde en seka malferma loko.

Ili estas migrantaj birdoj kiu vintras en norda Suda Ameriko, ĉfe inter Peruo kaj Argentino. Ili sekvas elipsan migrovojon: nordaj birdoj renkontas ĉe lokoj kiel Illinois, sed poste ili flugas orienten ĝis okcidenta Atlantiko kaj Kariba Maro por vintroflugi al Patagonio kie estas somero tiam. Eksterordinare migras al Britio kaj okcidenta Eŭropo.

Kutimoj redakti

Tiuj birdoj manĝas ĉe tundroj, terkulturejoj, strandoj kaj similaj ebenaĵoj, pluk-ĉasante plej ofte laŭ rigard-serĉado. Ili manĝas insektojn kaj krustulojn; ankaŭ berojn.

Voĉo estas iu “pu”, kria “klii” kaj aliaj krioj similaj al Eŭrazia orpluvio.

Aliaĵoj redakti

 
Amerika orpluvio ekflugante

Komparo de datoj kaj migradaj kutimoj supozigas, ke Eskimokurlo kaj Amerika orpluvio estis plej probable la vadbirdoj kiujn atentis Kristoforo Kolumbo post 65 tagoj ĉe maro sen tervido dum sia unua vojaĝo.

Granda nombro da ekzempleroj estis pafitaj fine de la 19a jarcento kaj la loĝantaro ankoraŭ ne renombriĝis.

Bildaro redakti

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti