Amfibia hipopotamo

Amfibia hipopotamoNila hipopotamo (Hippopotamus amphibius) estas afrika parhufulo el la subordo de neremaĉuloj, sola reprezentanto de la gerno hipopotamo. Kvankam la nana hipopotamo portas la saman genronomon, sed ĝi apartenas al alia genro (Choeropsis, ekde 2005).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hipopotamo
Hipotamaro (Luangva valo, Zambio)
Hipotamaro (Luangva valo, Zambio)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Hipopotamedoj Hippopotamidae
Hippopotamus amphibius
Linnaeus, 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Mergiĝinta hipopotamo
Hipopotamo
Karnio kun makzelaj dentoj kaj antaŭaj dentegoj
Skeleto de Hippopotamus amphibius

Etimologio de termino redakti

La vorto "amfibio" derivas el la antikvgreka termino "ἀμφίβιος" (amphibios), kio signifas "ambaŭ vivmanieroj" (sur tero kaj en akvo). Kaj vorto "hipopotamo" derivas el la antikvgreka "ἱπποπόταμος" (hippopotamos), kun la du radikoj "ἵππος" (hippos) = ĉevalo, kaj "ποταμός" (potamos) = rivero, kio laŭvorte signifas "ĉevalo de rivero".

Priskribo redakti

Hipopotamo havas grandan korpon kun granda kapo kun larĝe malfermebla buŝego. Ĝi havas mallongajn, kolonsimilajn krurojn kun kvar fingroj, la randajn du fingrojn ĝi havas bone evoluintaj kaj paŝante ĝi surtretas sur ĉiuj kvar fingroj. Ĝi havas inter la fingroj flosmembranojn. Ĉar ĝi pasigas plimulton de tempo en la akvo (proksimume 18 horoj ĉiutage), ĝi havas fermeblajn aŭrikloj kaj naztruojn.

Hipopotamo havas tre okulfrapajn dentojn, da kiuj ĝi havas 40. La plej karakterizaj estas senĉese ĝiskreskantaj kaninoj, kiuj kun radikoj povas mezuri preskaŭ 70 cm kaj pezante 4 kg. La hipopotamaj kaninoj, diference de eburo, ne flaviĝas, tial ili estis uzataj por produktado de dentaj protezoj.

La haŭto de hipopotamo estas tre sentema je sunradiado, tial ĝi sekrecias ruĝetan ŝmireblan mukozon, kiu absorbas ultraviolan radiadon kaj samtempe ĝi malebligas al disvastigado de bakteria infekto. Danke al la ruĝa koloro de tiu ĉi mukozo oni diras, ke hipopotamoj ŝvitas sangon. Kiam la haŭto de hipopotamoj estis sekiĝinta, ĝi atingis ekstreman durecon, tial ĝi estis antaŭe uzata al facetado de diamantoj.

Hipopotamoj estas vegetaranoj, ili nutrigas sin plejparte per akvaj kreskaĵoj, kiuj estas por ceteraj herbovoruloj nedigesteblaj. Tio ebligas al ili speciala konstruo de stomako, kiu estas dividita en tri grandajn partojn kaj dek unu pli malgrandajn partojn, plua apartenaĵo estas eĉ por herbovoruloj longa intesto (50 – 60 cm). Nokte ili paŝtigas kreskaĵaron sur bordoj, dum unu nokto hipopotamo trairos distancon proksimume 10 km kaj voros proksimume 40 – 60 kg da nutraĵo, kio estas ĉe ĝia pezo relative malgranda kvanto.

Malgraŭ tio ke hipopotamoj plej ĝoje moviĝas en akvo proksimume unu metro profunda tiel, ke estas videblaj sole iliaj okuloj kaj naztruoj aspektante nelerte, ĝi kapablas eminente naĝi (ĝi naĝos preskaŭ 30 km), ĝi kapablas mergiĝi je 5 minutoj, ekstremokaze ĝi kapablas mergiĝi je preskaŭ 10 minutoj. Sur tero la hipopotamo kapablas moviĝi proporcie rapide.

Oni standarde indikas la grandecon ĝis 460 cm, la alteco en postkolo poste ĝis 150 cm, la pezo de la masklo moviĝas inter 1500 ĝis 3200 kg, la femalo pezas ĝis 1500 kg, la longeco de vosto estas 35 – 50 cm. La hipopotamoj ĝisvivas proksimume ĝis 45 jaroj, la plej aĝa konata hipopotamo ĝisvivis ĝis 59 jaroj.

La maniero de vivo redakti

La hipopotamoj estas teritoriaj bestoj vivantaj en gregoj, kiuj havas kutime 15 – 20 pecoj, escepte eĉ pli. Gvidanto de la grego estas domina masklo. En la grego pli karakterize superas femaloj, da kiuj kutime estas ĉirkaŭ 75 %. Pli junaj maskloj kutime reteniĝas en malgrandaj grupoj en sufiĉa distanco de la domina masklo, okaze ke ili renkontiĝos, ili rampas sur la ventro, per kio ili vidigas sian subulan postenon. La hipopotamoj markas sian teritorion per ekskrementoj, kiun ili disŝprucigas per la vosto sur trunkoj de arboj kaj sur ŝtonoj.

La domina masklo estadas pli ol dudek jaroj aĝa kaj ĝi tenas sian postenon proksimume dek jarojn. Je domineco la hipopotamoj duelas. La dueloj ofte finiĝas per vundiĝo, malofte eĉ per morto. La duelo kutime estas rolanta en la akvo, ĝi komenciĝas per timigado per la longaj ungegoj kaj laŭta kriegado daŭrigante per klopodo mordi kaj surtroti la kontraŭulon. Okaze de renkontiĝo de du samegalaj rivaloj, la duelo povas daŭri eĉ kelke da horoj. Okaze de renkontiĝo de du dominaj maskloj, tio okazas sole ĉe limoj de la teritorio, ili turniĝos unu al la alia per la postaĵoj kaj fekante ili disĵetas siajn ekskrementojn, duelo okazas inter ili tute esceptokaze.

Amfibia hipopotamo estas konsiderata kiel unu el la plej danĝeraj bestoj. La maskloj aŭ la femaloj kun la idoj estas tre agresiemaj kaj ili atakas senaverte fakte je kia ajn entrudulo en ilia teritorio.

Disvastiĝo redakti

Ĝi vivas apud riveroj, dolĉakvaj lagoj proksimume de ĝis du mil metroj super marnivelo. Pli antaŭe ĝi estis disvastiĝanta fakte tra tuta Afriko, suda Eŭropo kaj laŭ la Biblio ankaŭ ĉe rivero Jordano.

Tiu afrotropisa specio troviĝas i.a. en jenaj ekoregionoj : la angolaj mjombaroj, la gvinea arbara-savana mozaiko, la nord-konga arbara-savana mozaiko, la saharaj inunditaj herbejoj, la viktori-basena arbara-savana mozaiko kaj la zambezaj inunditaj herbejoj.

Reproduktiĝado redakti

La femalo kutime kopulas kun la domina masklo, proksimume en du kaj duonjaraj intervaloj. La kopulacio mem okazas en la akvo kaj ĝi daŭras relative longe. La gravedeco daŭras 227 – 240 tagojn, post tiu ĉi tempo hipopotamino en malprofunda akvo naskos unu, tre malofte du idojn. La ido devas ĝis 20 sekundoj post la nasko elmergiĝi, aliokaze ĝi dronos. La naskoj ĉe hipopotamoj okazas plej ofte je interŝanĝo de aŭgusto kaj septembro, la ido pezas inter 30 – 50 kg. Mamnutrado okazas sub la akvo, la ido estas mamnutrata ĉirkaŭ sep monatoj. La hipopotaminoj zorgante pri la idoj helpas sin, nome precipe sur la tero, kie la ido fariĝas ofta predo de rabobestoj. Adoltecon ĝisvivas ĉirkaŭ 20 % da unuopuloj.

La hipopotamoj vivas en simbiozo kun fiŝo Labeo velifer, kiu alsuĉas sin al la hipopotama haŭto senigante ĝin tiel de ektoparazitoj, la fiŝo malŝuĉas sin, kiam la hipopotamo estas forlasanta la akvon.

En Esperanta kulturo redakti

Ekzistas proverbo en Esperanto de Marjorie Boulton kiu diras:

Ĉion beligas arda amo; hipopotaminon por hipopotamo.

Vidu ankaŭ redakti