Amfiteatro estas konstruaĵo kreita dum la antikva epoko. Tia ejo servis kiel teatrejo aŭ publika ejo - unuavice por bataloj de gladiatoroj unu kontraŭ la alia aŭ kontraŭ bestoj. Tre similaj konstruaĵoj, kiujn en la antikva tempo tamen distingis per aparta nomo, estis la antikva cirko por ĉarokonkursoj kaj la (en la Romia Imperio ne tiom ofta) stadiono por vetkuroj. La akropolo de Ateno havas aparte faman amfiteatron, sed ili vaste ekzistis ĉie, kie parolatis la antikva grekalatina lingvoj.

la antikva amfiteatro Areno de Verono

Centro de la amfiteatro estis la areno, ebena kaj per sablokovrita loko ĉirkaŭita per multaj vicoj de sidlokoj aŭ starlokoj por la publiko. La vicoj por la spektantoj ŝtupe altiĝis de la centro al la ekstero. Tia aranĝo estas hodiaŭ ankoraŭ uzata en la parlamentoj kiel la Usona kongreso, la Eŭropa Parlamento ktp.

La akustiko ebligas aŭdadon de unu flanko ĝis la alia.

Plej granda amfiteatro de la Romia Imperio estis la Koloseo en Romo, dua plej granda la Areno de Verono.

Difinoj redakti

Laŭ Francisko Azorín Amfiteatro estas Antikva konstruaĵo por luktaj festoj kun areno ovala kaj sidejo ŝtupare ordigita por spektantoj. Ĉambrego, ordinare duonronda, kun ŝtuparigita sidejo por spektantoj, en teatro, universitato k.c.[1]

Kelkaj amfiteatroj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 13.