La amharoj estis ĝis la etiopia revolucio kaj parte ĝis la detronigo de Mengistu Haile Mariam la plej grava ŝtatoportanta etno de Etiopio respektive la regiono Amhara. Proksimume 28 % de la loĝantaro de Etiopio sin mem nomas amharoj, sekve ili estas post la oromoj la dua plej granda etno de Etiopio.

Amharoj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

Per la detronigo de Mengistu fare de la ribelantoj de TPLF ("Tigray People's Liberation Front, poste EPRDF) en la jaro 1991 la amharoj estis anstataŭitaj de la tigrajoj kiel ŝtatoportanta etno.