La Amikeca Reto estis listo de homoj ĉirkaŭ la mondo, kiuj ne necese volis gastigi aliajn esperantistojn, sed volis kunlabori kaj interŝanĝi ideojn kun aliaj tutmonde. Ĝi similis al Pasporta Servo, sed pli emfazis la kulturan kaj edukan valoron de vizitoj; gastigantoj volonte diskutis aferojn kaj aranĝis vizitojn al laborejoj, kluboj, asocioj ktp. kaj ĝenerale enkondukis vizitantojn al sia vivmaniero.

Amikeca Reto kreiĝis en 1987 dum la 60-a SAT-Kongreso 1987 en Bulonjo ĉe Maro. Ĝi estis neprofita organizo sub la ĝenerala rego de Sennacieca Asocio Tutmonda.

Ĝi eldonis manlibron; la plej lasta eldono inkluzivis pli ol 400 adresojn de 40 landoj. La manlibrojn oni ankaŭ povis uzi por trovi plumamikojn kaj kunlaborantojn por diversaj projektoj, kaj ankaŭ por trovi partnerojn por interŝanĝoj. La lasta eldono de la nomaro estis en la jaro 2002. Poste la organizado de novaj eldonoj de Amikeca Reto stagnis ĝis la organizo SAT denove reprenos ties renovigon aŭ ŝanĝon al alia simila sistemo de rilatigo inter esperantistoj.[1]

Notoj redakti

  1. Disparition du fondateur de SERVAS, en: La Sago, n-ro 43, marto/aprilo 2008,[rompita ligilo] p. IV.