Amikumu (aplikaĵo)

aplikaĵo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Amikumu estas plursistema aplikaĵo por saĝtelefonoj (Android kaj iOS), per kiu oni povas trovi kaj kontakti proksimajn esperantistojn aŭ parolantojn de aliaj lingvoj. Ĝi estas la sola socia reto kies dua lingvo estas Esperanto.

Amikumu
Aŭtoro Chuck Smith, Evildea[1]
Lasta stabila versio 4.0.1 (Android, 19-a de aprilo 2022)[2]
4.0.4 (iOS, 29-a de aprilo 2022[3])
Operaciumo Android, iOS[1]
Programlingvo Java, Swift, Ruby on Rails
Lingvo(j) Esperanto kaj 39 aliaj lingvoj
Evoluigstato en evoluo
Programtipo Aplikaĵo
Permesilo fermitkoda[1]
Retejo amikumu.com
vdr
Epizodo de podkasto Movada vidpunkto pri Amikumu el la 10-a de oktobro 2016 kun ĝiaj kunaŭtoroj Chuck Smith kaj Evildea.

La aplikaĵo funkcias dumaniere, oni povas trovi proksimajn esperantistojn per listo aŭ per mapo.[1][4] La aplikaĵo lanĉiĝis por esperantistoj je la 22-a de aprilo 2017.[5][6][7]

Arkitekturo redakti

La Android-aplikaĵo estas programata per Java, la iOS-aplikaĵo per Swift, kaj la servilo per Ruby on Rails.[1]

Monkolekto ĉe Kickstarter redakti

Amikumu lanĉis monkolektadon ĉe Kickstarter je la 18-a de oktobro 2016 de la esperantistoj Chuck Smith kaj Evildea. Pli ol 3000 eŭroj estis kolektitaj en la unuaj 10 horoj post la komenco de la monkolekto. La celo de la monkolekto estas 8500 eŭroj.[8] La celo estis atingita post 27 horoj.[9] La kampanjo daŭris ĝis la 16-a de novembro 2016.[8]

Amikumu 4.0 redakti

Amikumu 4.0 estis lanĉis la 18-an de aprilo 2022, unue la version por iPhone kaj post kelkaj tagoj la version por androido.

La tutan sistemon estis reprogramita per Xamarin.Forms, kaj tiel ĝi konstruiĝas por Android kaj iOS per la sama kodaro. Tio signifas ke, la kodon estu malfermitkoda programaro por pli engaĝi la komunumon da uzantoj kaj programistoj kaj esti pli travideblaj pri tio kiel oni uzas la datumojn de la membroj.

Membraro redakti

Pli ol mil homoj uzis la apon je 2022. La bazaj funkcioj de la aplikaĵo estas senpagaj. Oni povas iĝi ora membro por ekhavi pli da funkcioj.[8]

La plej parolata lingvo ja estas la angla. Verŝajne neniu alia socia reto havas Esperanton kiel la duan lingvon. Je 2022, la 3-a ĝis 5-a estas la hispana, franca kaj germana. La 14-a ĝis 16-a plej parolataj lingvoj estas la kimra, Tokipono kaj eĉ Latina. Oni povas vidi la plenan statistikon publike ĉe retejo.

Esperanto redakti

Ne eblas vidi precize kiom el la aktivaj uzantoj estas esperantistoj, sed laŭ la tuta kvanto de membroj oni povas vidi, ke 60% el niaj membroj parolas Esperanton (almenaŭ baznivele). El tiu laŭ taksoj [10]:

  • 60,7% baznivelaj
  • 25,4% meznivelaj
  • 12,2% altnivelaj
  • 1,4% denaskaj

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 MvP010 Amikumu. Movada vidpunkto (10-a de oktobro 2016). Alirita la 18-an de oktobro 2016.
  2. https://play.google.com/store/apps/details?id=com.amikumu.amikumu
  3. https://apps.apple.com/app/amikumu-find-language-learning-partners-nearby/id1214046710
  4. Amikumu helpos trovi proksimajn esperantistojn. Libera Folio (18-a de oktobro 2016). Alirita la 18-an de oktobro 2016.
  5. Amikumu – find nearby speakers - Android Apps on Google Play. Google Play. Alirita la 22-an de aprilo 2017.
  6. Amikumu ekhavis pli ol mil novajn uzantojn. Libera folio (2017-04-23). Alirita 2017-04-23. “La poŝtelefona aplikaĵo Amikumu, kiu helpas trovi proksimajn esperantistojn, estis lanĉita sabate la 22-an de aprilo.”.
  7. Pavinski, Rogener . “Chuck Smith en la teknologia generacio”, Kontakto 54 (279), p. 5. “Ĝi estis lanĉita sabate la 22-an de aprilo.”. 
  8. 8,0 8,1 8,2 Amikumu: the app to use languages with people near you. Kickstarter (18-a de oktobro 2016). Alirita la 18-an de oktobro 2016.
  9. .@laevildea ne povas kaŝi sian ekscitiĝon pri la 100%-financiĝo de nia monkolekta kampanjo post nur 27 horoj! https://t.co/cDnggkUiHc. Twitter (19-a de oktobro 2016). Alirita la 19-an de oktobro 2016.
  10. Libera Folio Amikumu 5-jariĝas kaj renoviĝas la 22-an de aprilo 2022.

Vidu ankaŭ redakti

Alilaj aplikaĵoj por lerni lingvojn:

Babbel - Drops - Leeve - Lingo (aplikaĵo) - Mango (aplikaĵo)

Eksteraj ligiloj redakti