Amitav GHOSH (n. 11-an de Julio 1956 en Kolkato, Barato) estas anglalingva barata romanisto kaj eseisto. En 2018 li iĝis la unua anglalingva verkisto kiu gajnis la Premion Gjanpith, la plej alta literatura honoro de la barata registaro. Kiel rimarkis la premiinta komitato, Ghosh "paŝas tra historiaj kuntekstoj ĝis la moderna epoko kaj teksas spacon kie la pasinteco ligas kun la nuno en signifaj manieroj.... Liaj ĉefaj temoj inkluzivas la migradon, kaj interligojn inter lokoj, kulturoj kaj rasoj, kaj la homan mizeron kaj suferadon kaŭzatajn de historiaj tumultoj."[1]

Amitav Ghosh
Persona informo
অমিতাভ ঘোষ
Naskiĝo 11-an de julio 1956 (1956-07-11) (67-jaraĝa)
en Kolkato
Lingvoj angla vd
Loĝloko Kolkato vd
Ŝtataneco Barato vd
Alma mater The Doon School • St. Stephen's College • Universitato de Delhio • St Edmund Hall • Delhia Lernejo de Ekonomiko vd
Familio
Edz(in)o Deborah Baker vd
Profesio
Okupo verkisto • romanisto • ĵurnalisto • literaturkritikisto vd
Aktiva en Nov-Jorko vd
Verkado
Verkoj The Glass Palace ❦
Sea of Poppies ❦
River of Smoke ❦
The Calcutta Chromosome ❦
The Great Derangement vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ghosh doktoriĝis pri la socia antropologio de Universitato de Oksfordo. Lia verkaro gajnis multajn premiojn.[2] Lia unua romano The Circle of Reason (1986) gajnis la eksterlandan Premion Médicis. La romano The Shadow Lines (1988) gajnis la premion Sahitya Akademi Award kaj Ananda Puraskar. La romano The Calcutta Chromosome (1995) gajnis la Premion Arthur C. Clarke.

El lia trilogio "Ibis", Sea of Poppies (2008) gajnis la premion Vodafone Crossword Book Award kaj la premion Dan David. Ĝi estis en la fina listo de la Premio Booker. Lia romano River of Smoke (2011) estis en la fina listo de la premio Man Asian Literary Prize.

En 2001 li fortiris sian romanon The Glass Palace (2000) de la listo por la premio Commonwealth Prize. Kiel li tiam diris, "Laŭ mia scio, The Glass Palace estas kandidato al la premio Commonwealth Prize parte ĉar ĝi estas verkita en la angla lingvo, kaj parte ĉar mi apartenas al regiono kiu iam estis konkerata kaj regata de imperia Britio. El la pluraj kialoj kial oni rekonu la meritojn de libro, tiuj ĉi ŝajnas al mi la malplej persvademaj."[3]

Listo de verkoj redakti

Romanoj redakti

Nefikcio redakti

Referencoj redakti

  1. Bharatiya Jnanpith, "54th Jnanpith Award for 2018 to Amitav Ghosh, eminent Indian novelist writing in English" http://jnanpith.net/media_image/announcement/54th%20Jnanpith%20Award%20goes%20to%20Amitav%20Ghosh.pdf
  2. Amitav Ghosh, "Awards", http://www.amitavghosh.com/awards.html
  3. Rebecca Allison, "Novelist quits 'imperial' contest", The Guardian, 22-an de Marto 2001, [1]