Amkanto estas aparta formo de liriko kaj de muziko, kiu prikantas la amon inter du homoj. Kelkaj tipoj estas distingeblaj:

  • poemokanto – ĉi tiu siaflanke la pluraj formoj,
  • himno al la amata persono,
  • kantoj pri feliĉo kaj kisado, realigo aŭ konfido,
  • kiel dankemo aŭ kiel preĝo,
  • pri doloro aŭ malespero de la forrifuzito,
  • kiel mortsopiro – ekz. en la romantismo,
  • meditado pri la bendlarĝo ekde ĝojo ĝis timo, turmento kaj funebro
  • kaj pluaj (pli maloftaj) formoj.

Amkantoj estas tradiciitaj jam el la jarmiloj a.K. (ekz. el Sumero, en la biblio (ekz. Alta Kanto de Salomono), en Kamasutro) kaj havis dum la antikvo – ekz. ĉe Ovidio – unuan supron. Sed ankaŭ la amkantoj el la 12-a kaj 13-a jarcentoj atingis altan nivelon: Mezepokaj amkantistoj, ofte junaj nobeluloj kaj kavaliroj, foje okazigis kantkonkursojn, en kiuj ili amvarbis nobelulinojn. Tiu ĉi arto ekestis en suda Francujo, la tiel nomataj trobadoroj kantis en la okcitana lingvo. En Germanujo Hartmann von Aue kaj Wolfram von Eschenbach famis pro sia poezio; Walther von der Vogelweide validis kiel tiu, kiu inventis la plej belajn melodiojn.

Amkantoj tamen estas ankaŭ konataj kaj popularaj trans ĉiuj sociaj tavoloj. Ili disvastiĝis perbuŝe; ekde la 15-a jarcento oni kolektis ilin en manskribajn kantarojn. En 1450 ekestis en Nurenbergo la kantaro Lochamer-Liederbuch. Pluevoluon travivis la amkanto en la madrigaloj de la barokmuziko, en la poemoj kaj lidoj de la romantisma muziko kaj en la popolkantoj. Ankaŭ nuntempa popularmuziko prizorgas la amkanton.

Literaturo redakti

  • Wolfgang Härle: Lyrik – Liebe – Leidenschaft. Streifzug durch die Liebeslyrik von Sappho bis Sarah Kirsch. Vandenhoeck & Ruprecht. Göttingen 2007. ISBN 978-3-525-20850-2

Eksteraj ligiloj redakti