Amonia azido

kemia kombinaĵo
Amonia azido
Kemia strukturo de la
Amonia azido
Kemia strukturo de la
Amonia azido
Kemia formulo
NH4N3
CAS-numero-kodo 12164-94-2
PubChem-kodo 10313046
Fizikaj proprecoj
Aspekto senodora, blanka kristala solido
Molmaso 60.059 g mol−1
Smiles [NH4+].[N-]=[N+]=[N-]
Denseco
  • 1.3459 g/cm3 (likva)
Fandopunkto 160 °C (320 ; 433 K)
Bolpunkto 400 °C (752 ; 673 K) (malkomponiĝas)
Sekurecaj Indikoj
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
06 – Venena substanco 08 – Risko al sano
09 – Noca por vivmedio
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H300, H301, H310, H315, H319
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P202, P210, P273, P280, P301, P310, P330, P302, P352, P391, P412, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)

Amonia azido, azido de amonioNH4N3 estas neorganika salo de amoniako kun azida acido. Tiel kiel aliaj neorganikaj azidoj, ĉi-senkolora kristala salo estas potenca eksplodaĵo, kvankam ĝi posedas rilative malaltan sensivecon. Amonia azido estas fiziologie aktiva kaj inhalado de etaj kvantoj kaŭzas kapdolorojn kaj korbatadojn. Ĝi estis unue izolita en 1890 far Theodor Curtius (1857-1928), krom aliaj azidoj. Amonia azido estas jona substanco, tre malmulte solvebla en akvo, enhavas ĉirkaŭ 93% da nitrogeno po pezo kiel amonia katjono (NH4+) kaj azida anjono (-N=N-N). Ĝi estas struktura izomero de la "tetrazeno".

Sintezo redakti

Amonia azido prepareblas ekde amoniako kaj dunitrogena oksido:

 

aŭ pere de reakcio inter la amonia klorido kaj natria azido[1]. En etanolaj solvaĵoj amonia azido precipitiĝas kiel senkoloraj nadloj.

 

Literaturo redakti

Referencoj redakti

  1. Chemistry of pseudohalides, Andriĭ Matviĭovych Holub, H. Köhler, Viktor Vasylʹovych Skopenko