Amonia fera (III) citrato

kemia kombinaĵo
Amonia fera (III) citrato
Kristaloj de Amonia fera (III)
citrato kun malsimilaj koloroj.
Kemia formulo
2 FeC6H5O7
(NH4)2C6H6O7
CAS-numero-kodo 1185-57-5
ChemSpider kodo 2338386
PubChem-kodo 3080636
Fizikaj proprecoj
Aspekto brun-ruĝeca aŭ travideble
verda polvo, likveska kristalo
Molmaso 261.974 g mol−1
Smiles [Fe+3].O=C([O-])CC(O)
(C([O-])=O)CC(=O)[O-].[NH4+]
Solvebleco:Akvo Solvebla
Solvebleco
Mortiga dozo (LD50) 2000 mg•kg (muso, buŝa)
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero[1]
GHS etikedigo de kemiaĵoj[2]
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H318, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P101, P102, P103, P342, P342+311
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)

Amonia ferika citrato, amonia fera (III) citrato(NH4)3+Fe3+(C6H5O73−)2 estas citrata salo de amoniako kaj fero (III) uzata kiel nutroaldonaĵo (E nombro 381) kaj acida kontrolanto. Ĝi estas solido travideble verda aŭ brun-ruĝeca, tre solvebla en akvo kaj nesolvebla en alkoholo. Ĝi estas kompleksa salo kun nedeterminita strukturo. Ĝiaj solvaĵoj estas acidaj (ruĝaj) al blua lakmuso. Ĝi povas likveski en aero, afektiĝas de la lumo, estas senodora kaj havas milde metalferan guston. Ĝi uzatas kiel nutraĵo kaj dietika suplemento.

Reakcioj redakti

Ferika amonia citrato reakcias kun HCl kaj estigas ferikan kloridon kaj citratan acidon[3].

(NH4)3+Fe3+(C6H5O73−)2 + 6 HCl → FeCl3 + 3 NH4Cl + 2 C6H8O7

Ferika amonia citrato reakcias kun "kalia ferocianido" (flaveca salo) por estigi la prusan bluon ruĝkoloran[4].

4 (NH4)3+Fe3+(C6H5O73−)2 + 3 K4[Fe(CN)6] → Fe4[Fe(CN)6]3 (Prusa ruĝo)
+ 4 K3(C6H5O7) + 4 (NH4)3(C6H5O7)

Literaturo redakti

Referencoj redakti