Amonia uranila karbonato

kemia kombinaĵo
Amonia uranila karbonato


Kemia strukturo de la
Amonia uranila karbonato
Kemia strukturo de la
Amonia uranila karbonato
Kemia formulo
UO2CO3• 2 (NH4)2CO3
CAS-numero-kodo 18077-77-5
PubChem-kodo 3015006
Fizikaj proprecoj
Aspekto Flavaj kristaloj
Molmaso 522.199 g mol−1
Denseco
  • 2,77 g/cm3 25 °C
Fandopunkto Malkomponiĝas inter
165 °C kaj 185 °C
Sekurecaj Indikoj
Sekureco R26/28 R33
Risko (S1/2) S20/21 S45
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco 06 – Venena substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P101, P102, P103, P264, P270, P301, P310, P301+312, P330, P353
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Amonia uranila karbonato, karbonato de uranilo kaj amonio
(UO2CO3 2 (NH4)2CO3) estas neorganika substanco, konata en la urania industria procezo kiel AUC, grava kombinaĵo kiel komponanto en la konverto-procezo de la urania heksafluorido (UF6) al urania duoksido (UO2).

UF6 + 5 H2O + 10 NH3 + 4 CO2 → UO2CO3.2(NH4)2CO3 + 6 NH4F

UO2CO3.2(NH4)2CO3 + H2 → UO2 + 3 CO2 + 4 NH3 + 3 H2O

Procezo redakti

La amonia uranila karbonato kombiniĝas kun akvovaporo kaj hidrogeno sub 500–600 °C por estigi UO2. En alia procezo, solvaĵo de "uranila nitrato", konata kiel likvoro de uranila nitrato traktiĝas kun amonia bikarbonato por estigi amonian uranilan karbonatoj kiel solida precipitaĵo.

Ĉi-lasta separiĝas el la solvaĵo, sekigita kun metanolo kaj poste kalcinita kun hidrogeno senpere al UO2 por estigi kunfando-gradan polvon, kiu estas malflua, rilative dika (10 µ) kaj poroza kun specifa surfacareo en la rango de m2/g por direkta peleto, evitante la etapon de granuliĝo. La konverto al UO2 ofte okazas en ĉi etapo de la nuklefuela fabrikado.

En tiu procezo, kalcinigo, reduktiĝo kaj stabiligo okazas samtempe en vertikala fluigita transporta reaktoro. En plejmulto de la landoj, kunfando-grada UO2 en polvo por nuklea fuelo estiĝas pere de amonia duuraniata procezo, kiu postulas multajn aliajn etapojn. Amonia uranila karbonato estas unu el multaj formoj nomataj "flavaj kukoj", kies produkto estiĝas pere de multenombraj filtrado-procezoj.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti