Amri Wandel

astrofizikisto kaj israela esperantisto

Amri Shraga Wandel (hebree אמרי שרגא וונדל; Tel-Avivo, 1954[1]) estas israela astrofizikisto kaj esperantisto.

Amri Wandel
Amri Wandel ĉe la UK 2023. Torino, Italio.
Amri Wandel ĉe la UK 2023. Torino, Italio.
Persona informo
עמרי ונדל
Naskiĝo 20-an de januaro 1954 (1954-01-20) (70-jaraĝa)
en Tel-Avivo
Lingvoj Esperantohebrea vd
Ŝtataneco Israelo vd
Profesio
Okupo esperantisto vd
Laborkampo astrofiziko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Profesoro ĉe la Universitato de Jerusalemo, li esploras astrobiologion, nigrajn truojn kaj aktivajn galaksiojn.[2][3]

Kiel esperantisto, li estis unu el la ĉefaj redaktintoj de Manifesto de Raŭmo kun Jouko Lindstedt kaj Giorgio Silfer.[4] Li estis prezidanto de TEJO (1981-1983)[5] kaj ano de la Akademio de Esperanto ekde 1992[2][1]. Li deĵoris kiel prezidanto de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) de San-Marino ekde 2016 kaj ĝis la malfondo de AIS en 2020.[6]

Studoj kaj universitata kariero redakti

En 1974 li atingis la bakalaŭron pri fiziko kaj informadikon ĉe la Tel-Aviva Universitato. En la jaroj 1974-1980 li servis en la IDF. Li poste daŭrigis siajn studojn kaj atingis la gradon de magistro pri fiziko, refoje ĉe la Tel-Aviva Universitato, en 1978. En 1980 doktoriĝis pri astrofiziko ĉe la Universitato de Stony Brook. De 1983 al 1988, li post-doktoriĝis pri astrofiziko ĉe la Universitato Princeton, la Universitato de Marilando kaj la Universitato Stanford.

Li poste revenis al Israelo kaj ek-deĵoris kiel esploristo ĉe la Instituto Weizmann en 1988. Wandel restis ĉe la Instituto Weizmann ĝis 1990, kiam li eklaboris ĉe la Hebrea Universitato. En 1999 li kreis kurson titole «Astrofiziko kaj vivo en la Universo», kiun li ankaŭ instruis.

Dum la sabata jaro 1998–1999 li estis vizitanta profesoro ĉe la Departemento pri Astronomio ĉe la Universitato de Kalifornio, Los-Anĝeleso (UCLA),[7] kie li instruis kvar astrofizikajn kursojn. Dum tiu jaro Wandel kunlaboris ĉe UCLA pri esploro de Aktiva galaksiaj kernoj kune kun Profesoro Math Malkan, eldonante tri artikolojn sur la temo de masivaj nigraj truoj. Unu el liaj artikoloj,[8] kiu estis la unua prezentanta la interrilaton inter la amaso kaj brileco de masivaj nigraj truoj en aktivaj galaksioj, estas citita pli ol 600 fojoj. Sekve, Wandel kaj Malkan gajnis esploran stipendion de la Fondaĵo BSF. Ekde tiam, Wandel instruadas iujn jarojn en someraj kursoj ĉe UCLA, kaj havas tie esplorajn kunlaborojn.

Ekde 2018, li estis la prezidanto de la Israela Asocio pri astrobiologio kaj komenco de la vivo.[9]

Wandel deĵoras kiel supera sciencisto ĉe la Instituto Racah pri Fiziko ĉe la Hebrea Universitato de Jerusalemo.[10][11] En Scopus, li havas H-indekson 16 (aprilo 2023).[12] Li estas membro de la Internacia Astronomia Unio.

Esperanto redakti

 
Wandel ĉe la Universala Kongreso de 2003 en Göteborg
 
Amri Wandel (dekstre) kun aliaj estraranoj de UEA, fronte de la Centra Oficejo de UEA. 2005.
 
Amri Wandel (dekstre) kun aliaj estraranoj de UEA. Universala Kongreso de Esperanto 2019, Lahti, Finnlando.

Rolo en la Esperanta movado redakti

Wandel lernis Esperanton en 1974. Li aktivis en la Junulara Esperanto-Ligo Israela en la 1970-aj jaroj kaj estis estrarano de TEJO (de 1977), TEJO-prezidanto (1981-1983) kaj, poste, honora prezidanto.[2]

Li servis kiel prezidanto de la Esperanto-Ligo en Israelo (1990-1996, 2008-2020).[2] Li deĵoris kiel Komitatano de UEA ekde 1989, estrarano de UEA (1995-1998, 2004-2007, 2010-2013 kaj 2019-2022). Ekde 2007, li estas sekretario de IKU, kaj estas fondinto kaj rektoro de la Internacia Vintra Universitato[13]. Nacie, li krome aktivis kiel organizanto kaj prezidanto de la LKK de la Universala Kongreso de 2000 en Tel-Avivo. Li estis redaktisto de la periodaĵo Israela Esperantisto (ekde 2008)[14]

En 1992 li aliĝis al la Akademio de Esperanto.[2][1] Ekde 1995 estas li UEA-estrarano pri Scienca kaj Faka Agado.[2] En Israelo, li servis kiel prezidanto de la Esperanto-Ligo en Israelo (1990-1996; 2008-2020) kaj redaktisto de ties bulteno titole «Israela Esperantisto» (2008–2019).[2]

Li estis, kune kun Jouko Lindstedt kaj Giorgio Silfer, unu el la ĉefaj redaktintoj de la Manifesto de Raŭmo (1980),[15] kiu startigis la bazojn por la raŭmismo. Li estis prezidanto de TEJO (1981-1983)[5] kja ĝia honora prezidanto.[2] Li estas ano de la Akademio de Esperanto ekde 1992[2][1]. Li deĵoris kiel prezidanto de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) de San-Marino ekde 2016 kaj ĝis la malfondo de AIS en 2020.[16] Li estas ofta kontribuanto de la Internacia Kongresa Universitato (IKU), ĝia sekretario kaj redaktis multajn IKU-librojn.[2][noto 1] Ĉe IKU-konferencoj, li prelegis pri diversaj temoj inkluzive de la serĉo de ekstertera vivo,[18][21] la inkaa astronomio,[23] ĉina kaj orienta astronomio,[20] la evoluo de teleskopoj de Galileo al Hubble,[24] la fenomeno de la aŭroro,[7] la scienca revolucio de Albert Einstein,[25] astrobiologio,[26] kaj nigraj truoj kaj gravitaj ondoj.[22]

Dum 1996-1998 kaj en 2006, kiel tiama estrarano de UEA pri scienca kaj faka agado, Amri Wandel vizitis plurfoje la sidejojn de Unesko kaj de la Internacia Asocio de Universitatoj (IAU) en Parizo, informante pri IKU kaj AIS.[27]

En 2015, li eldonis studon pri la nombro de Esperanto-parolantoj en la sociaj retejoj, kiu taksis proksimumon de du milionoj da parolantoj tutmonde.[28] Ĉi tiu studo iĝis dum kelkaj jaroj referenco por la nombro de Esperanto-parolantoj en la retejo Ethnologue.[29][noto 2]

En 2012, li registris enretan 33-lecionan Esperanta versio de sia astrofizika kurso ĉe la Hebrea Universitato de Jerusalemo kiel parto de la «Universitato de Esperanto».[31]

Dum intervjuo de 2023[32] al Jewish News Syndacate, li klarigis, ke «Esperanto naskiĝis dum la sama epoko, kiam estis la reviviĝo de la moderna hebrea [lingvo]», pludirante, ke «Kelkaj judoj elektis la hebrean, dum aliaj elektis Esperanton.»

Opinio pri la estonteco de Esperanto redakti

Dum konferenco okaze de la Universala Kongreso de Esperanto de 2010 ĉe Havano, Wandel asertis ke la neŭtraleco de Esperanto, kiu estis grava argumento en la dividita mondo de la malvarma milito, perdis poste sian gravecon dum la nova erao de supernacia tutmondiĝo.[33] Laŭ Wandel, dank'al aŭtomataj traduksistemoj, kiu ebligas facilan tradukon inter lingvoj, ankaŭ la facileco de la lernado de Esperanto estas malpli grava ol en la pasinteco.[33] En tiu okazo, li ankaŭ sugestis, ke Esperanto kaj la angla lingvo ne nepre endas esti rivaloj.[33]

En aliaj okazoj, Wandel asertis, ke la nuntempa lingva status quo povas ŝanĝi favore al Esperanto, se, kaj kiam, la internaciaj, ekonomiaj kaj politikaj fortoj ŝanĝos en la direkton de pli granda ekvilibro inter la gravaj lingvoj, dum la bezono de ununura lingvo por komunikados pliiĝas.[34] Laŭ Wandel, en tia situacio neŭtrala kaj facile lernebla lingvo probable elektiĝos kaj li taksas Esperanton natura kandidato por ĉi tiu pozicio.[34]

Deklaro de 2023 pri la milito en Gazao redakti

La 13-an de novembro 2023, Wandel dissendis komunikadon[35][36] de la Esperanto-Ligo en Israelo, kiu malferme subtenis la militan intervenon de Israelo en Gazao. La deklaro asertas, ke «En la spirito de la Zamenhofa revo pri monda paco, Esperanto-Ligo en Israelo kondamnas ĉiujn militojn kaj subtenas diplomatiajn solvojn de konfliktoj»; tamen, por ke la militkrimoj de la 7-a de oktobro de ripetiĝu, «nepras ekstermi la regnon de Ĥamas». La deklaro pludiras, ke «Bedaŭrinde ankaŭ la palestinaj loĝantoj de la Gaza-Strio multe suferis, suferas kaj suferos pro la milito», sed tio, laŭ Wandel, ne eviteblas «por ebligi daŭripovan solvon de la konflikto kaj estontan rekonstruon de Gaza kaj de la ĉirkaŭa regiono en Israelo, profite por ambaŭ popoloj».

En la amasa kulturo redakti

Artikolo de Amri Wandel titole «אֶסְפֶרְנְטו ובעיית התקשורת הבין-לאומית» (Esperanto kaj la problemo de internacia komunikado) aperis en 2009 en la israela ŝtata ekzameno pri hebreaj esprimoj kaj lingvo;[37] la artikolo estis origine publikigita en la revuo pri scienco kaj teĥnologio «כמעט 2000» (numero 7, somero de 1995).

Ekstrakto de lekcio de Amri Wandel titole «החיים בעולמות רחוקים» (Vivo en foraj mondoj) fermas la kanton «אין בינינו חלל» (Ne estas spaco inter ni) de la israela repisto Tuna en lia albumo «ועכשיו לחלק האינטרגלקטי» (Kaj nun por la inter-galaksia parto).[38] La disko estas registrita kvazaŭ ĝi venintus de promenradio; Wandel fine de la kanto diras:

 
 למעשה כמה אנשים חושבים

שזה על גבול המדע הבדיוני אבל כמו שנראה, יש הרבה מאוד מדע לא בדיוני שמכין אותנו לענות על השאלה שהאדם שאל את עצמו מאז ומתמיד

האם אנחנו לבד? 
  Fakte iuj pensas, ke tio estas ĉe la limo de sciencfikcio. Tamen, kiel ni vidos, estas multe da nefikcio, kiu preparas nin respondi la demandon, kiun la homo demandis sin mem ekde antikvaj tempoj: ĉu ni estas solaj? 

Persona vivo redakti

Wandel estas geedziĝita kaj loĝas ekde 2000 en la planita urbo Modiino. Li havas tri infanojn al kiu li instruis Esperanton.

En 2007 ĉe esperantista «Parko de la mondo» en Malbork (Pollando )li inaŭguris Zamenhof/Esperanto-objekton «Israelo» kaj plantis cedron omaĝe al sia patro kiu naskiĝis en apuda urbeto Skórcz. La ceremonion ĉeestis interalie la urbestroj de Malborko kaj Skórcz[39][40]

Li estas instruisto de persporta navigado kaj ano de la israela asocio pri navigado. Entuziasmulo pri fotografio,[41] liaj fotoj aperis en la loka amaskomunikilaro.

Verkoj redakti

Tradukoj redakti

El la hebrea
El la angla

Libroj redakti

Vortaroj redakti

Notoj redakti

  1. Wandel redaktis la IKU-librojn de 1998,[17] 2005,[18] 2006,[19] 2007,[20] 2011,[21] 2013[7] kaj tiuj inter 2017 kaj 2021.[22]
  2. Poste, Ethnologue korektis tiun nombron kaj taksis la nombron de esperanto-parolantoj en la mondo esti inter 10 mil kaj 1 miliono.[30]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Wandel, Amri. Internacia Kongresa Universitato, 58-a sekcio (esperante). Universala Esperanto Asocio. Alirita 12-a de aprilo 2024.
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 "BET-56: Amri Wandel gvidos sesion de AIS en Klajpedo", La Ondo de Esperanto, 15-a de januaro 2022. (esperante)
  3. Eva. KP039 Teorio de relativeco (esperante). kern.punkto. Alirita 12-a de aprilo 2024.
  4. Manifesto de Raŭmo (esperante). Esperanta Civito. Alirita 12-a de parilo 2024.
  5. 5,0 5,1 Kongresa Libro 2023, Torino (esperante).
  6. La Sanmarina AIS estas malfondita (esperante). Libera Folio (2020-12-31). Alirita 2024-02-02.
  7. 7,0 7,1 7,2 Wandel, Amri. Internacia Kongresa Universitato - 66a sesio, Rejkjaviko, Islando, 20-27 julio 2013 (esperante). Alirita 13-a de aprilo 2024.
  8. (decembro 1999) “Central Masses and Broad-Line Region Sizes of Active Galactic Nuclei. I. Comparing the Photoionization and Reverberation Techniques"”, The Astrophysical Journal (en) 526 (2). doi:10.1086/308017. 
  9. Contact us - ILASOL (angle). Alirita 11-a de aprilo 2024.
  10. Amri Wandel (angle). The Racah Institute of Physics. Alirita 12-a de aprilo 2024.
  11. Siegel-Itzkovich, Judy, "This liquid is a pivotal element for the boundaries of 'habitable zones'", The Jerusalem Post, 9-a de novembro 2023. Kontrolita 12-a de aprilo 2024. (angle)
  12. Wandel, Amri (angle). Scopus. Alirita 13-a de aprilo 2024.
  13. Prelega enkonduko, 7-a IVU - Internacia Vintra Universitato (esperante). Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2014-07-19.
  14. Esperanto-Ligo en Israelo - האגודה לאספרנטו בישראל (esperante). Alirita 14-a de parilo 2024.
  15. Manifesto de Raŭmo (esperante). Esperanta Civito. Alirita 12-a de parilo 2024.
  16. La Sanmarina AIS estas malfondita (esperante). Libera Folio (2020-12-31). Alirita 2024-02-02.
  17. Wandel, Amri. Internacia Kongresa Universitato - Montpeliero 1998 (esperante). Alirita 13-a de parilo 2024.
  18. 18,0 18,1 Wandel, Amri. Internacia Kongresa Universitato - 58a sesio, Vilno, 23-30 julio 2005 (esperante). Alirita 13-a de parilo 2024.
  19. Wandel, Amri. Internacia Kongresa Universitato - 59a sesio, Florenco, Italio, 29 julio – 5 aŭgusto 2006 (esperante). Alirita 13-a de parilo 2024.
  20. 20,0 20,1 Wandel, Amri. Internacia Kongresa Universitato - 60a sesio, Jokohamo, Japanio, 4 – 11 aŭgusto 2007 (esperante). Alirita 13-a de parilo 2024.
  21. 21,0 21,1 Wandel, Amri. Internacia Kongresa Universitato - 64a sesio, Kopenhago, Danio, 23 ― 30 julio 2011 (esperante). Alirita 13-a de aprilo 2024.
  22. 22,0 22,1 Internacia Kongresa Universitato - 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto, 17 – 24 de julio 2021 (esperante). Alirita 13-a de aprilo 2024.
  23. McCoy, Roy. Internacia Kongresa Universitato - 55a sesio, Fortaleza, Brazilo, julio 2002 (esperante). Alirita 13-a de aprilo 2024.
  24. Antonio Vergara, José. Internacia Kongresa Universitato - Bjalistoko, Pollando, 25 julio ― 1 aŭgusto 2009 (esperante). Alirita 13-a de aprilo 2024.
  25. Wandel, Amri. La Scienca Revolucio de Einstein 1 IKU 2015 (esperante). Alirita 13-a de aprilo 2024.
  26. Antonio Vergara, José. Internacia Kongresa Universitato - 69-A sesio (esperante). Alirita 13-a de aprilo 2024.
  27. Wandel, Amri. Du jardekoj de Internacia Kongresa Universitato (esperante). Alirita 13-a de aprilo 2024.
  28. Wandel, Amri (aprilo 2015). “How Many People Speak Esperanto? Esperanto on the Web”, Interdisciplinary Description of Complex Systems (en) 13. doi:10.7906/indecs.13.2.9. Alirita 12-a de aprilo 2024.. 
  29. Language of the Day for 21 October 2018 (angle) (21-a de octobro 2018). Arkivita el la originalo je 2021-07-10. Alirita 2024-04-15.
  30. Esperanto (angle). Ethnologue. Alirita 13-a de aprilo 2024.
  31. Profesoro Amri Wandel, Israelo (esperante). Alirita 12-a de aprilo 2024.
  32. Kumar, Avi. Speakers of Esperanto, which has Jewish origins, to convene in Italy (angle). Jewish News Syndacate (22-a de junio 2023). Alirita 12-a de aprilo 2024.
  33. 33,0 33,1 33,2 Wandel, Amri. Esperanto en la ombro de la angla (esperante) (2010).
  34. 34,0 34,1 Ben Dor Cohen, Roy. ניסיון לחזור לתקופת מגדל בבל? (hebree). Alirita 13-a de aprilo 2024.
  35. "Deklaro de ELI pri la milito en Gaza", Libera Folio, 14-a de novembro 2023. Kontrolita 13-a de aprilo 2024. (esperante)
  36. Wandel, Amri. IVEK 13.11: Deklaro de ELI pri la milito en Gaza kaj lingva leciono: Konfuziloj (esperante).
  37. עברית: הבנה, הבעה ולשון (hebree). Arkivita el la originalo je 7-a de oktobro 2020.
  38. Tuna - No Space Between Us \\ טונה - אין בינינו חלל ĉe YouTube
  39. Malbork Urząd Miasta (pole). Arkivita el la originalo je 2016-05-05. Alirita 2016-10-06.
  40. Spotkanie z profesorem Armi Wandel (pole). Arkivita el la originalo je 2016-10-09. Alirita 2016-10-06.
  41. Amri Wandel (hebree). Picshare. Alirita 13-a de aprilo 2024.
  42. La kosmo kaj ni: galaksioj, steloj, planedoj kaj vivo en la universo (hispane). Alirita 13-a de aprilo 2024.
  43. Hejma vortaro (esperante). Alirita 13-a de aprilo 2024.
  44. Amri Wandel (esperante). Akademio de Esperanto.

Eksteraj ligiloj redakti