Amrita Sérgil, (nagarie अमृता शेरगिल, laŭ alia literumado Amrita Sher-Gil) estis la plej granda moderna barata feminisma pentristo naskiĝinta en Hungario. Ŝia origina persona nomo estis Dalma, ŝia onklo estis Ervin Baktay.

Amrita Sérgil
Persona informo
ਅੰਮ੍ਰਿਤਾ ਸ਼ੇਰਗਿਲ
امریتا شیرگل
Naskiĝo 30-an de januaro 1913 (1913-01-30)
en Budapeŝto, Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario
Morto 5-an de decembro 1941 (1941-12-05) (28-jaraĝa)
en Lahoro, Panĝabo (Brita Hindio),  Brita Hindio
Etno Baratanojhungaroj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Brita Hindio vd
Alma mater Nacia Altlernejo de BelartojAcadémie de la Grande Chaumière vd
Memorigilo Amrita Sérgil
Familio
Patro Umrao Singh Sher Gil vd
Profesio
Okupo pentristo vd
Laborkampo pentradovidigaj artoj vd
Aktiva en ParizoHungarioBarato vd
Verkado
Verkoj Three Girls vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dalma Sérgil [1] naskiĝis la 30-an de januaro 1913 en Budapeŝto (Hungara reĝlando), ŝi mortis la 5-an de decembro 1941 en Lahore (Brita Hindio).

Memortabulo en Budapeŝto pri Sérgil

Biografio redakti

Patrino de Dalma estis hungaro, la patro estis sikismano. En 1921 la familio forlasis Hungarion kaj ili venis al Brita Hindio, post 2 jaroj al Florenco, tamen Dalma Sérgil iam poste revenis al Hindio. Ervin Baktay vizitis ŝin kaj konsilis lerni pentradon. Ŝi studis en Nacia Altlernejo de Belartoj en Parizo, ankaŭ ŝi ekspoziciis kun sukcesoj. En 1934 ŝi denove iris al Hindio, kis ŝi tuj vidis kontrastojn inter Parizo kaj Hindio. En 1938 ŝi revojaĝis al Hungario kaj ŝi edziniĝis al hungara kuracisto. Ĝuste antaŭ la 2-a mondmilito ili vojaĝis al Utar-Pradeŝo, en 1941 al Lahore. Ŝi establis atelieron, sed ŝi abrupte mortis. La malsano ne estis esplorita.

Barato deklaris ŝiajn pentraĵojn nacia trezoro, eĉ ŝian lastan, ne finitan pentraĵon. Ŝia pentraĵo aperis kiel poŝtmarko en 1978 en Barato, ŝia alia pentraĵo Vilaĝa sceno en 2006 estis la plej altkara aĉetita pentraĵo en Barato.

Ekspozicioj redakti

Elektitaj pentraĵoj redakti

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Budapeŝto

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-08-19. Alirita 2018-08-19.