Amy Marcy BEACH (n. 5-an de decembro 1867 kiel Amy Marcy Cheney en Henniker, Nov-Hampŝiro; m. 27-an de decembro 1944 en Novjorko) estis usona komponistino, pianistino kaj la unua usona virino, kiu komponis simfonion, enrompiĝante tiel en klare viran regnon.

Amy Beach
Persona informo
Naskonomo Amy Marcy Cheney
Naskiĝo 5-an de septembro 1867 (1867-09-05)
en Henniker
Morto 27-an de decembro 1944 (1944-12-27) (77-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortokialo korhalto
Tombo Forest Hills Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Subskribo Amy Beach
Familio
Patro Charles Abbott Cheney
Patrino Clara Imogene Marcy Cheney
Edz(in)o Henry Harris Aubrey Beach
Okupo
Okupo pianistokomponisto
vdr

Vivo redakti

Amy Cheney jam frue validis kiel mirinfano. Onidire ŝi jam kiel unujarulino povis kanti 40 diversajn melodiojn. Jaron poste ŝi komencis improvizi duan voĉon, kaj tri jarojn aĝa ŝi mem instruis al si legadon. Ankaŭ kiel komponistino ŝi flegis sian memlernokapablon: Kiel oni instrumentigas orkestron, ŝi lernis nur laŭ libro de Hector Berlioz pri instrumentigo.

Sian karieron ŝi komencis jam kvar jarojn aĝa, kiam ŝi ludis pianopecon laŭ memoro- sed duontonon tro alta, ĉar la piano estis misagordita kaj ŝi volis ludi la originalan sonon.

Kiel muzika reprezentanto de Usono sur la tutmonda ekspozicio en Ĉikago ŝi tuj famiĝis per tio en muzikistaj kaj sufragetaj rondoj.

El Serio Virinoj en Muziko redakti

Amy (Cheney) BEACH (1867-1944), estis elstara usona pianisto kaj unu el la malmultaj internacie agnoskitaj komponistinoj de Usono tiutempe. Ŝia patrino estis talenta amatora kantistino kaj pianisto; Amy pasigis horojn auskultante ŝin kanti kaj ludi pianon. Baldaŭ la patrino komprenis ke Amy havis ‘absolutan tonalton’ kio permesis al ŝi rekrei perfekte tiujn melodiojn.

“Amy estis vera mirinfano kiu parkerigis kvardek kanzonojn en la aĝo de unu kaj instruis sin legi en la aĝo de tri. Ŝi ludis kvarpartajn himnojn kaj komponis simplajn valsojn en la aĝo de kvar.”

Antaŭ sia ses-jaraĝo ŝi komencis studi pianon sub sia patrino; Amy prezentis siajn unuajn publikajn recitalojn unu jaron poste ludante verkojn de Handel, Beethoven, Chopin kaj kelkajn el siaj propraj pecoj.

La familio translokiĝis al Bostono, kie Amy studis ĉe la ĉefaj pianistoj de la urbo, kiu estis grava centro de la muzika movado. Ŝi faris sian Boston-debuton je sia 16 jaraĝo, kaj du jarojn poste ŝi ludis sian premieron kun la Bostona Simfonia Orkestro, ludante la Konĉerton en Fa minora de Chopin, sub la dirigento de Wilhelm Gericke.

Dek-ok jaraĝe ŝi geedziĝis kun la eminenta kuracisto kaj amatora kantisto Henry Harris Beach, 24 jarojn pli aĝa ol ŝi. Li instigis sian edzinon koncentriĝi pri komponado kaj limigi ŝiajn publikajn prezentojn. Ŝi havis nur unu jaron da formala trejnado en harmonio kaj kontrapunkto ĉe Junius Hill, ĉar la edzo malpermesis ŝin plistudi for de la hejmo. Do, Amy Beach entreprenis rigoran memtrejnan kurson pri muzikteorio kaj komponado, analizante la komponaĵojn de majstraj komponistoj kiel modelojn, kaj tradukante teoriajn verkojn, kiel ekzemple la disertaĵon de Berlioz pri orkestrado.

Amy Beach atingis sian unuan rimarkindan sukceson kiel komponistino kun la prezento de sia Meso en Mi bemola, ĉe la ‘Societo Handel kaj Haydn’ de Bostono (1892).

Post tiu sukceso, Amy Beach ricevis gravajn komisiojn por voĉaj kaj korusaj verkoj. En la sama jaro la Simfonia-Societo de Nov-Jorko premieris ŝian koncert-arion, “Eilende Wolken”, bazita sur teksto de Friedrich von Schiller. Ĝi fariĝis la unua komponaĵo de virino ludita fare de tiu ĉi grava orkestro. Por la Monda Kolumbia Ekspozicio en Ĉikago (1893), ŝi verkis la “Jubilea Festivalo”.

La Trans-Misisipa Ekspozicio en Omaha (1898) komisiis ŝian “Kanto de Bonveno”.

La nacia reputacio de Amy Beach kreskis tra ŝiaj pluraj bon-ricevitaj verkoj: Simfonio op.32, la Violonsonato, op.34, la Pianokonĉerto op.45; ŝi iĝis la unua usona virino kiu atingis ĝeneralan rekonon kiel komponisto de grandskalaj verkoj kun orkestro.

La “Gaela Simfonio” (1896) estis la respondo de Amy Beach al alvoko de bohema komponisto Antonín Dvořák al usonaj komponistoj por ke ili esploru siajn muzikajn radikojn. Konata pro sia propra naciisma stilo, Dvořák vojaĝis al Usono en 1892 por direkti la Nacian Konservatorion de Muziko en Nov-Jorko. Li sugestis ke amerika sono povus inkludi indianajn kaj afro-amerikajn elementojn. Amy Beach, kiu loĝis en Bostono, urbo de granda irlanda enmigrinta loĝantaro, uzis irlandajn melodiojn kiel fonton kaj modelon; ŝi priskribis ĝin kiel "simplan, krudan, senpretendan belecon."

Amy Beach estis senkompare la plej eminenta komponistino el Usono. Ŝiaj pli ol 150 numeritaj verkoj, preskaŭ ĉiuj el ili publikigitaj, inkludis korusajn komponaĵojn, sakralan muzikon, ĉambrajn verkojn, kantatojn kaj kanzonojn sur tekstoj de Shakespeare, Robert Burns kaj Robert Browning. Ĝenerale ŝiaj komponaĵoj havas romantikan karakteron, ofte kompareblaj kun tiuj de Brahms.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 211 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Komponaĵoj redakti

Ŝia pianomuziko samtempe havas sonecon de romantismo kaj de ekĝerma „Nova Muziko“.

Ŝiaj nuntempe plej konataj verkoj estas

  • Simfonio e-minora („The Gaelic“)
  • Konĉerto por piano kaj orkestro
  • Sonato a-minora por violono kaj piano, op. 34
  • Krome diversaj ĥorkomponaĵoj kaj meso, samkiel
  • Pianokomponaĵoj kaj alia ĉambromuziko.

Eksteraj ligiloj redakti