Amy LOWELL (naskiĝis la 9-an de februaro 1874, mortis la 12-an de majo 1925) estis usona literatursciencistino, eldonistino kaj poetino. En la jaro 1926, postmorte, ŝi gajnis la Premion Pulitzer en la kategorio liriko.

Amy Lowell
Persona informo
Naskiĝo 9-an de februaro 1874 (1874-02-09)
en Brookline
Morto 12-an de majo 1925 (1925-05-12) (51-jaraĝa)
en Brookline
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per cerba sangado vd
Tombo tombejo Mount Auburn vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Familio
Patro Augustus Lowell vd
Patrino Katherine Bigelow Lawrence vd
Gefratoj Abbott Lawrence Lowell • Percival Lowell • Katherine Lowell • Elizabeth Lowell Putnam vd
Amkunulo Ada Dwyer Russell vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto • mondumano vd
Laborkampo poezio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Amy Lowell naskiĝis en Brookline, Masaĉuseco, kiel filino de klera, influhava familio. Unu frato, Percival LOWELL, famiĝis kiel astronomo, alia frato, Abbott Lawrence LOWELL, servis kiel prezidento de la renoma Universitato Harvard.[1]

Ŝi mem ne studis, sed ege fervore legis librojn, vojaĝis multe kaj ekde 1902 komencis verki poemojn. En la jaro 1910 ŝi publikigis sian unuan verkon en la revuo Atlantic Monthly kaj en 1912 aperis ŝia poemaro A Dome of Many-Coloured Glass. Samjare ŝi ekkonis la aktorinon Ada Dwyer RUSSELL, kiu iĝis ŝia viv-partnerino.

La paro vojaĝis tra Eŭropo kaj amikiĝis kun Ezra POUND, kiu reprezentis la skolon de la imagismo kaj grave influis la verkadon de Amy Lowell.

Dum la sekvaj jaroj ŝi eldonis tri antologiojn: Some Imagist Poets (1915, 1916, 1917), krome ŝi publikigis aron da propraj verkoj, el kiuj aparte menciindas Sword Blades and Poppy Seed (1914), Men, Women and Ghosts (1916), Can Grande's Castle (1918), Pictures of the Floating World (1919) kaj What's O'Clock? (1925), kiu gajnis la Premion Pulitzer. Krom lirikon ŝi verkis eseojn kaj biografion pri John Keats. Ĉefe inter la feminismaj literatur-ŝatantoj ŝia verkaro ĝis nun trovas grandan atenton, ne laste ankaŭ pro la poemoj, kiujn ŝi verkis por siaj samseksema vivpartnerino.

Amy Lowell cetere imponis per sia memfida konduto, sia staturo kaj virecaj vestaĵoj. Maljuniĝante ŝi fumadis cigarojn kaj pro glanda malsano ŝi daŭre luktis kontraŭ sia dikeco. Ezra Pound iam nomis ŝin hippopoetess, kio estis miksaĵo el hippopotamus (= hipopotamo) kaj poetess (= poetino). Ŝi mortis 51 jarojn aĝa en sia naskiĝurbo.

Referencoj redakti

  1. Chosön, the Land of the Morning Calm; a Sketch of Korea. World Digital Library. Alirita 30-a de aprilo 2013.