Anĝeluso

preĝo de la romkatolika eklezio

Anĝeluso estas preĝo de la romkatolika eklezio, kiun oni preĝas matene, tagmeze kaj vespere. Ĝi estas rememorigo de la Anunciacio kaj Enkarniĝo de La Verbo. Ĝi prenas prenas sian nomon de la unua vortoj de la anĝela saluto en la latina versio, Angelus Domini nuntiavit Mariæ. Ĝi havas tri tekstojn kiuj resumas la misteron. Ĝi estas recitata alternante verson kaj respondon. Inter ĉiu el la tri tekstoj estas recitata la Ave Maria. Ĉi tiu preĝo estas ĉiutage recitata en la Katolika Eklezio.

Anunciacio de Botticelli 1490, unu el la multaj verkaĵoj de la katolika eklezio pri maria arto kiu reprezentas la vizitadon de la Anĝelo al Mario

La redaktado de la Anĝeluso estas atribuata, de kelkaj, al la papo Urbano la 2-a kaj de aliaj al Johano la 22-a. La ekzistanta kutimo pri ĝia recitado trifoje tage estas atribuita al la franca reĝo Ludoviko la 11-a, kiu en 1472 ordonis ĝin trifoje tage.

Tabulo kun la preĝo Anĝeluso

La Anĝeluso ankaŭ estas konata kiel la horo de la ave maria.La festo de la Enkarniĝo estas celebrata la 25-a de marto, naŭ monatojn antaŭ la Kristnasko.Dum la paska tempo, do inter la paska dimanĉo kaj pentekosto, oni preĝas anstataŭ Anĝeluson la Regina Coeli.

Kontraŭe al la difino en PIV, la preĝo ne estas identa kun la Anĝela Saluto; ĝi nur entenas ĝin.

Teksto redakti

Esperanto Latine
La anĝelo de la Sinjoro anoncis al Maria, kaj ŝi koncipis de la Sankta Spirito. Angelus Domini nuntiavit Mariae et concepit de Spiritu Sancto
Saluton Maria ... Ave Maria ...
Jen mi estas la servantino de la Sinjoro, fariĝu al mi laŭ via parolo. Ecce, ancilla Domini. Fiat mihi secundum verbum Tuum.
Saluton Maria ... Ave Maria ...
Kaj la Vorto fariĝis karno kaj loĝis inter ni. Et verbum caro factum est et habitavit in nobis.
Saluton Maria ... Ave Maria ...
Preĝu por ni, sankta Dipatrino, por ke ni fariĝu indaj la promesojn de Kristo. Ora pro nobis, Sancta Dei Genetrix, ut digni efficiamur promissionibus Christi
Ni preĝu. Enverŝu, ni petas, ho Sinjoro, Vian gracon en nian animon. Per la anĝela anonco ni ekkonis la enkarniĝon de Kristo, Via Filo. Per Lia pasiono kaj kruco ni estu gvidataj al la gloro de la reviviĝo. Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen. Oremus. Gratiam Tuam, quaesumus, Domine, mentibus nostris infunde, ut, qui angelo nuntiante, Christi, Filii Tui, incarnationem cognovimus, per passionem eius et crucem ad resurrectionis gloriam perducamur. Per eundem Christum, Dominum nostrum. Amen.
(Esperanta teksto laŭ ADORU n-ro 004.4)

Vidu ankaŭ redakti